sábado, 18 de março de 2017

La malapero de abeloj



Medio

Biodiverseco

Ili estas malaperantaj. La plej probabla kulpigito estas viruso

La abeloj estas malaperantaj. La fenomeno komenciĝis en Eŭropo sed damaĝas hodiaŭ precipe Usono. Ekde la fino de la pasinta jaro, pli da duono de la usonaj ŝtatoj perdis ĉirkaŭ 50% ĝis 90% da abeloj (el la totalo da 2,4 milionoj da komercaj kolonioj, ĉiuj kun ĉirkaŭ 30 mil abelidoj). Jen la granda mistero: ne estas korpoj. Ili simple malaperas, raportas la agentejo AFP.

La kulpigito povas esti la viruso de la akuta paralizo (IAPV, en la angla siglo), de izraelia origino. Estas tio, kion diras studado de la Ŝtata Universitato de Pensilvanio publikigita en la usona scienca revuo Science. La scientistoj komparis specimenojn de la infektitaj abel-kesto kun la sanaj. La infektado eble modifis la senson de direkto de la abeloj. Tial ili ne sukcesus reveni al iliaj abelkestoj.

Kial la abeloj estas esencaj por la homo? Ĉar ili estas esencaj por la agrokulturo, pro tio ke ili polenas ĉirkaŭ 90 speciojn de fruktoj, vegetalojn, inkluzive la sojon. Tial, la vegetaloj kreskas fortikaj kaj riĉaj je vitaminoj. "Sen la abeloj la homo povas malaperi post kvar jaroj" diris Albert Einstein, en katastrofa antaŭvido, en la unua duono de la 20a jarcento.

Fonto: Revista da Semana. Edição 3, Ano 1, nº 3 – página 20. Editora Abril – 17/9/2.007 – el Brazilo.

Tradukis Esperanten: José Roberto Ruiz

Reviziis: Antônio Carlos Rodrigues Prado

Nenhum comentário:

Postar um comentário