sábado, 18 de março de 2017

La kanto de Romulo kaj Remo


Roma arkeologio

Estis eltrovita kaverno, kie lupino estus mamnutrinta la ĝemelojn

Italaj arkeologoj eble malkaŝis unu el la plej respektataj mitoj de la okcidenta civilizacio, la fondiĝo de Romo. La itala ministro pri Kulturo, Francesco Rutelli, anoncis la eltrovon de kaverno en la monto Palatino, kiu estus uzita, kiel sanktejo, por ke la antikvaj romanoj omaĝu Romulon kaj Remon. La fotoj disvastigitaj montras la bone prezervitan kupolon kovritan de koloraj mozaikoj. En la centro de la desegno estas blanka aglo, la simbolo de la Roma Imperio dum la regado de Aŭgusto.

Laŭ la legendo, la ĝemeloj Romulo kaj Remo, filoj de la dio Marso, estis forlasitaj sur Tibero pro ordono de iu reĝo. La fratoj estis akceptitaj de la lupino Lupercale, kiu ilin mamnutris. Poste Romulo kaj Remo fondis la estontan eternan urbon. La kaverno, nomita Lupercale, honore al la lupino, estis trovita en januaro, dum la prifosoj en la palaco de la imperiestro Aŭgusto. Ĝi havas 7 metrojn altan kaj 6 metrojn diametran. "Ĝi estas historia eltrovo", diris la itala arkeologo Andrea Carandini al ĵurnalo "Il Messagero".

Fonto: Revista da Semana. Edição 13, Ano 1, nº 13 – página 40. Editora Abril – 26/11/2.007 – el Brazilo

Tradukis Esperanten: José Roberto Ruiz

Reviziis: Antônio Carlos Rodrigues Prado

Nenhum comentário:

Postar um comentário