sábado, 18 de março de 2017

La genezo de Guimarães Rosa



Bonaj historioj - Literaturo

Taglibro skribita en Germanio dum la milito jam revelaciis la stilon de Granda Landinterno: Padoj

João Guimarães Rosa (1908 – 1967), unu el la plej grandaj brazilaj verkistoj, oficis de 1939 ĝis 1942 kiel adjunkto-konsulo en Hamburgo, Germanio.  En kvar notlibroj, raportas la informistino Mariana Delfini en Bravo!, li registris la ĉiutagon de la lando en milito, bombardoj, persekuto al judoj kaj lia sintenado kontraŭ Adolf Hitler (Rosa faciligis la forkuron de judoj al Brazilo, kun apogo de oficistino de la konsulejo, Aracy Moebius de Carvalho, kaj kun ŝi li poste edziĝos.

La dokumento, kiu estos lanĉota kiel libro ĝis la fino de la jaro de la eldonejo Nova Fronteira, “havas evidentan beletran kaj historian gravecon”, diras Reinaldo Marques, profesoro de Federacia Universitato de Minas Gerais. Oni vidas en ĝiaj paĝoj la arto per la vortoj da la aŭtoro de Granda Landinterno: Padoj (1956). “La taglibro estas tiela en la portugala lingvo, kiu konstruita en sekvo de substantivoj pli kaj pli fortaj, en grado, montras sian aŭtoron: João Guimarães Rosa, konata per siaj neologismoj kaj sia torda sintakso”, raportas Bravo!

Partaĵoj

Judoj ne rajtas manĝi ĉion, kiu ankoraŭ estas disponebla al la arjaj stomakoj. Tiuj ‘manĝkartoj’ de la semidoj estas surstampataj per ruĝega J” – 24-a de Marto 1940.

Hieraŭ komenciĝis la devo de la insigno sur la vesto de la judoj. Hodiaŭ, vespere, mi vidis la unuan: junuleton, simpatian, de Knickerbocker [mallonga pantalono], donanta brakon al blindulo (insigno de blindulo, sur la brako) – 20-a de Septembro 1941.

¨Pafoj, bruaj pafoj, pafegoj. Bomboj! Bomboj kaj pli bomboj. Konfuzo de Warnungs [avizoj pri risko de aera bombardo] kaj Entwarnungs [avizoj pri fino de risko]. Gaso? Ne, malordigo en la sirenoj!” – 15-a de Septembro 1941.

Fonto: Revista da Semana. Edição 23, Ano 2, nº 5 – página 40. Editora Abril – 11/2/2008 – el Brazilo

Tradukis Esperanten: José Roberto Ruiz

Reviziis: Antônio Carlos Rodrigues Prado

Nenhum comentário:

Postar um comentário