sábado, 18 de março de 2017

La esenco de la naturkuracado



Prelego de ing. Kees Ruig (NL) dum la INA-konferenco en Herzberg, somero 2011.

Tony Cicoria telefonis en telefonbudo en usona ferivilaĝo, kiam ĝi estis trafita de fulmolanco. Li restis kvazaŭ morta. La koro haltis, li spertis elkorpiĝon. Sed oni sukcesis reanimigi lin. Li suferis fortan kapdoloron kaj memorperdiĝon, sed feliĉe tiuj fenomenoj baldaŭ malaperis. Tamen unu fenomeno ne malaperis: antaŭe li tute ne estis muzikema, eĉ ne ŝatis muzikon. Nun li subite ekŝatis muzikon, estiĝis muzikema, eklernis pianoludi, eĉ ekimprovizis muzikon (el: Musicofilia, de Oliver Sacks, neŭrologo/muzikisto).

Eble vi konas la nomon de Rosemary Browne (GB) el la 60-aj jaroj: ŝi entrance notis komponaĵojn de famaj mortintaj komponistoj. Ŝi mem ne povis bone ludi la pianon. Same Sudamerikano povis entrance pentri kiel Rembrandt, Van Gogh k.a. Same iuj kuracistoj povis sukcese operacii entrance laŭ ne konata nun metodo.

De kie venas tiuj kapabloj?

Masaro Emoto (J) verkis libron Mizu wa kotae wo shiteiru (la kaŝitaj mesaĝoj de akvo - 2001) pri la influo de muziko, pensoj, emocioj kaj medio sur la formigon de akvokristaloj, do sur la kvalito kaj ecoj de akvo. Fotoj de tiuj kristaloj klare pruvas tiujn efikojn. Kaj certe vi aŭdis pri “ŝargita” akvo.

Estas nerefuteble, ke akvo akceptas informojn de ekstere kaj transdonas ilin, do akvo havas memoron.

80% de la mondo konsistas el akvo, 70% de la homo konsistas el akvo, do la informkapablo de akvo estas tre valora por la homo. Akvo estas gravega perilo por transdonado kaj retenado de informoj! Ekz. La efiko de la homeopatio baziĝas sur tiu principo (similia similibus curentur, Hahneman, 1796). Pro la ebleco de fotografado de akvokristaloj ni sufiĉe facile povas pruvi tiun karakterecon, sed ankaŭ alia materio havas tiun econ, ekz. mineraloj kaj aero. Mineralterapio estas konata kaj same la joga spirtekniko (prano). Informtransdonado eĉ okazas sen perilo; pensu pri sendrata komunikado.

Homaj ĉeloj same kaptas, retenas kaj transdonas informojn. La pruvo? La ĉeloj en nia korpo havas relative mallongan vivon. Daŭre ili estas anstataŭigataj de novaj ĉeloj. Multaj ĉeloj mortas post 2 semajnoj kaj estas anstataŭigitaj. Ĉiun sekundon 500.000 ĉeloj estas detruataj kaj refarataj! Post unu jaro ni konsistas 97% el novaj ĉeloj.Tamen maljunulo bone povas memori okazintaĵoj el sia junaĝo. Kaj la koro ne forgesas batadi. Kiomfoje la ĉirilataj ĉeloj renoviĝis?

Do ĉeloj estas influeblaj per informoj. Se ili ricevadas malbonajn informojn, tio povas domaĝi la sanon. Ekz., per tumorigo. Sed per naturkuraco ni same povas provizi la ĉelojn per bonaj, utilaj informoj. Resonterapio, rejkio, magnetismo kaj ĉakrotraktado estas kelkaj ekzemploj. Telepatio kaj hipnoterapio estas ekzemploj de senpera informado.

Bela ekzemplo el la fino de la antaŭa jarcento estas jena: En japana zoo bonoboj vidis ke homo lavis manĝaĵojn. Ili imitis tion kaj malkovris ke lavitaj terpomoj estis pli bongustaj ol tiuj nelavitaj kun sablo. De tiu tempo ili lavis la terpomojn antaŭ ol manĝi ilin. Sed post 3 monatoj subite sovaĝaj bonoboj en Afriko nenial eklavis siajn terpomojn!

Tamen la informtransporto kaj memorado sur ĉelnivelo ne klarigas ĉion. Arie Bos (NL), kuracisto kaj docento de la Universitato de Amsterdamo, konstatas en sia libro Kiel la Materio ricevis la Spiriton (2008), ke la nombro da cerboĉeloj ne sufiĉas por memori tiom kiom ni memoras. Feliĉe ni ne dependas nur de la encerbaj memorĉeloj. Kiel mi jam antaŭe menciis, ĉiuj ĉeloj en nia korpo posedas memorkapablon. Muzikistoj ekzemple ofte parolas pri la fingromemoro. Sed tio ne sufiĉas. La konata kvantumfizikisto Schroedinger (D) diras en sia libro Kio estas la Vivo (1944) i.a. “La truko per kiu ordigita (vivanta) organismo sin vivtenas, estas per absorbo de ordigo el sia ĉirkaŭaĵo. Bos klarigas ke Schroedinger ĉi tie ne celas absorbon de molekuloj kaj kalorioj, sed pri kvalitativa kompreno, nome ordiga informado. Ĝi estas nenio alia ol revortigo de la principo de la kvantumteorio. Kian principon li celus? Ĉu kvantumoj? Laŭ Bos ne. Ne temas pri kvanteca energio, sed pri kvalito. Schroedinger diras en sia libro: “Vivantaj molekuloj kondutas sin ordige simile kiel partikloj en forte magnetisma kampo”. Li ja ankoraŭ aldonas, ke laŭ li la genoj en la ĥromosomoj kvazaŭ kristaliĝas. Li diris tion antaŭ la malkovro de la duobla heliksstrukturo de la DNA. Okulfrapa estas la simileco inter lia supozo kaj la konstatoj de Emoto! Laŭ Schroedinger la ordigo estas la cianokopio (“blueprint”) kiu daŭre denove estas plenigita kaj refarita. La tiam ekzistanta scivakuo estas nun plenigita de la hungara sciencisto, filozofo kaj muzikisto Ervin Lazlo en lia libro Kosma Kompreno (Cosmic Vision, 2004). En ĝi li demonstras la ekziston de spirita kampo, la t.n. 0-energia kampo, PSI-kampo aŭ Akaŝa Arĥivo. En ĝi ĉio estas konservita. Ni povas preni informojn el tiu arĥivo kaj ni povas aldoni informojn en ĝin. Fakte ni ne ‘povas’ sed simple ‘faras’ vole-nevole. La Akaŝa Arĥivo estas la ekvivalento de la kosma konscio, la kosma animo aŭ kolektiva konscio.

Same kiel la memoro ankaŭ nia persona konscio ne situas nur en la cerbo, sed ĝi traprenetras nian tutan korpon, ĉiujn niajn ĉelojn. Komparu ĝin kun radiado: energifrekvenco kiu resonadas en nia korpo kvazaŭ nia kantado en banĉambro. Aŭ kiel la nederlanda reformita pastoro kaj aŭtoro Kuitert titoligis unu el siaj verkoj pri tiu temo: La homo dum iu tempo loko por dio. Tiel la homo, aŭ prefere tiel ĉio, estas en kontakto kun la Akaŝa arĥivo. Ni povas uzi, fakte uzadas, tiun 0-energion dum nia tuta vivo. Ĉiuj niaj ĉeloj estas saturitaj de konscio kaj reagas al tio. Tiu konscio estas nur parto de la kosma konscio, kvazaŭ “pakaĵeto” de la universa konscio (= infofluo, prano, nirvano, chi, dio, prafonto, ...). Etimologie konscio signifas plenscia estado (Germane: Bewusst-sein, Nederlande: bewust-zijn).

Nia fiziko reagas je certaj frekvencoj, ne ĉiuj. Vi komparu tiun resonadon al la funkcio de radio-aparato. Per ĝi ni povas ricevi diversajn staciojn sed ne ĉiujn; tio dependas de la tipo de radio. Tamen ĉiuj stacio-frekvencoj svarmas tra la etero. Tiu nia persona pakaĵeto estas nia animo (= dumtempa loko por dio). Per nia vivpenado ni povas ŝanĝi la amplekson kaj konsiston de tiu pakaĵeto, do la animo travivas kreskadon dum nia vivo. Ni povas konsideri tiun “personan” animon nia vera Mi. La hinda jogomajstro Ramana Maharishi iam esprimis sin tiel: La vera Mi estas tio kio troviĝas malantaŭ la penso “mi”. Tiel ni kontribuas al la kosma konscio (la Akaŝa arĥivo) kaj tiu kontribuo estas la celo de nia vivo! Kiam ni mortas, nia fiziko ne plu povas ricevi kaj manipuli tiun energion, tio signifas ke la animo “forlasas” la korpon kiu do kadavriĝas.

Mi povas bildigi la fenomenen per simpla komparo. Imagu akvarion plena de akvo. En la akvario troviĝas pluraj vazoj de diversaj formoj kaj grandecoj. Ĉar ili estas en la akvo, la vazoj estas plenaj de akvo. La akvo en la vazo havas la formon de la vazo. Tion oni facile povas konstati kiam oni levas la plenan vazon el la akvario. Do la formo kaj kvanto de tiu akvo diferencas po vazo. Tamen ĉie estas la sama akvo. Se vazo rompiĝas, la akvo en ĝi ne plu havas la formon de tiu eksvazo sed tamen libere restas en la akvario. La vazo estas nia fiziko kaj la akvo en ĝi nia animo. La rompiĝinta vazo estas nia mortinta korpo. Se ni nun metas en la akvarion vazon de precize la sama formo kaj grandeco de la rompiĝinta vazo, tiam la akvo en tiu vazo havos la saman formon kaj kvanton kiel la akvo antaŭe en la rompiĝinta vazo. Alivorte: ĝi havas egalan animon. Tion oni nomas kutime reenkarniĝo.

La interagado inter (la ĉelaro de) nia korpo kaj la animo estas niaj menso kaj spirito. Inter menso kaj spirito estas nur niveldiferenco. Kompreneble en tiu interagado nia cerbo ludas gravan rolon.

Ĉar ni ĉiuj (kaj ankaŭ la aliaj kreitaĵoj) estas en la sama “akvo”, ne estas malfacile kompreni ke ni povas influi unu la alian. Kaj ankaŭ kompreneblas nun, ke fizika ŝanĝiĝo (pro akcidento aŭ malsano) povas rezulti en psiĥan kaj mensan ŝanĝiĝon, do en animŝanĝiĝon. Tio okazis al Tony Cicoria el la komenco de mia prelego. Kaj ĉar la kosma energio (la animaro) libere trafluas nin, ni per disa atento, meditado aŭ aliaj teĥnikoj povas kapti specialajn ecojn, aŭ alidirite ni povas pruntepreni el la Akaŝa arĥivo. Altrudas sin la ideo de personaj (sklavaj) komputiloj, ligitaj al unu universala mastro-komputilo. Kaj nun vi komprenos kial la Hindoj (jam antaŭ pli ol 5000 jaroj) nomis tiun energikampon arĥivo. Tion Rosemary el la komenco de mia prelego spertis kaj multegaj aliaj homoj. Ni do iel havas akceson al tiu eterna infofluo. Teĥnikoj kiel meditado, jogo, tajĉio, mantrokantado, trancdancado, aŭtogena trejnado ktp., povas helpi nin malfermiĝi al tiu universa energio/arĥivo/konscio/plenscia estado.

Manko de infofluado povas okazi pro blokadoj. Komparu tion al la barita akvofluado tra kalkhava duŝo. Grava barilo estas nia cerbo, nia racio! La daŭra pensfluado vere povas fariĝi obstaklo. La homaro nuntempe tro raciiĝis. Krishnamurti daŭre avertis nin pri tio. Li nomis tion la kondiĉiĝo de nia menso (menstrudado). Li do konsilis senkondiĉiĝi. “Malpleniĝu la menson”. Tiam povas okazi kion engermane oni nomas la “Aha-erlebnis” (Ah-sperto). Tre simple: en malplena kapo estas loko por io nova. Intuicio, inspiraĵo kaj klarvido estas bonaj ekzemploj. Inventoj ofte estas produkto de kunlaboro inter animo (per la menso) kaj cerbo.

Revenante al la blokado de energio: tio povas rezulti en malsaniĝon. La esenco de naturkuracado estas la forigo de tiuj blokadoj, aŭ preferdirite la instigo de la korpo mem forigi la blokaĵojn kaj mem sin kuraci.

Akupunkturo, ŝiatso, ĉakraterapio, rejkio, homeopatio, herboterapio, hipnoterapio, ŝamanismo, resonterapio ktp., ktp., estas kelkaj ekzemploj. Ili helpas forigi la kalkon el la duŝo.

Ne estas malfacile konkludi, ke tro da materialismo, individuismo, egoismo kaj egocentrismo fermas la pordon al libera infofluo kaj senkondiĉiĝo. Ili estas la ekstremaj konsekvencoj de nia dualisma vivo, la vivo en tridimensia mondo kie regas konkurencado, vetludado kaj konflikto, la mondo de la kontraŭoj. La antikvaj Ĉinoj jam sciis, ke tiel ne estu. Anstataŭ la dualismon ili apogas la filozofion de la kompletigaj maloj, la jango kaj la jino kiuj kune kompletigas la tajĝion (= la granda spirado = prano ktp.). Tiel ili jam antaŭ jarmiloj ligis nian relativan (3-dimensian) mondon al la absoluta (1-dimensia) universo. Kaj tiel ili, same kiel la pra-hindoj sukcesis ligi sian personan konscion al la kosma konscio. Ĉu vi scias, ke en antikva Ĉinio la kuracisto estis pagita nur kiam la paciento (pli bone: kliento) estas sana? Tuj kiam li malsaniĝis, la pagado haltis! Malriĉaj Hindoj ofte ŝajnas apatiaj: “la dioj tiel decidis”. Tio estas firestaĵo de la antikva vivkoncepto ke estado estas pli grava ol havado. Oni loĝis en la nuno. Estinteco kaj estonteco estas fenomenoj de la relativa mondo kie tempo rolas. Estanteco apartenas al la absoluta mondo kie ne ekzistis tempo. Eckhart Tolle diras en sia libro “La potenco de la NUN”: Kompleta Atento = Kompleta Akcepto = Sindonado. Tio estas proceso de malligiĝo, de estado. Jen kion Krishnamurti nomas senkondiĉiĝo, kaj Lau-Dze Wej-wu-wej (fari sen fari).

Sufiĉas la teoriumado. Ni restu praktikaj. Tio ja estas la avantaĝo de nia tempo.

Guruoj kiel Krishnamurti, Tolle k.a. emas troigi, unuflankenigi aferojn. Ni bezonas ambaŭ preocesojn: materia kaj spirita disvolviĝo. Evoluo al balanca homo sapiens (konscia homo).

LA vivo apartenas la la Absoluta Universo = eterna = plenkonscia estado.

Kaj NIA vivo? Ĝi estas vere dumtempa loko por dio.

Ju pli bone ni konscias pri tio, des malpli ni bezonas kuracon. Kaj kiam ni tamen bezonas kuracon (nenio ja estas perfekta), tiam invitu konscian kuraciston. Ĉar lia kuraco aplikas la vivesencon.

Ne forgesante nian devenon kaj nian destinon, ni ankaŭ povos juste trakti temojn kiel aborton, eŭtanazion, suicidon kaj aliajn etikajn aferojn.

Samtempe ni konsciu ke la universo ne estas perfekta, simple ĉar perfekteco ne ekzistas: nenie, neniam kaj neniel. La vorto perfekta fakte signifas nur finfarita. Tamen ni fieru pri la universo kaj ni mem. Ĉar fine la Akaŝa Arĥivo sen nia 3-dimensia universo estas sensenca. Tiu eterna konscia estado, tiu pra-energio ja ne povas sin manifestacii sen NI!

Resume:

Mi montris la senfenomenan, senmaterian, absolutan (1-dimensian) universon vid’alvide nian fenomenan, krudmaterian, relativan, 3-dimensian mondon kaj interagadendon de ambaŭ.

Kondiĉiĝo raciigas. Tiam evoluo estas nur eksterpolado de la pasinteco.

Senkondiĉiĝo signifas disa atento sen antaŭjuĝoj kaj kun pli da klarvido. Tiam la Akaŝa arĥivo rolas en la evoluo.

Mi konsilas ke ni strebu al sinergio de ambaŭ. Uzu la teĥnikojn kaj metodojn por tio. Sed restu via propra guruo kaj ne blinde sekvadu aliulon. Aŭ kiel la hinda guruo Sudhai Baba diris: Via animo estas via guruo.

Intence mi ne parolis pri la ebleco de fajnmateria mondo, iu sfero inter nia ĉiutaga vivo kaj la plenscia estado, ĉar tiam la prelego trolongiĝus. Nur averto: estu singarda pri fabeloj el tiu intera mondo.

La menso kaj racio bezonas vortojn por esprimi sin. Mi pledis ne tro raciiĝi. Sed dum pli ol horo mi ŝutis nur vortojn sur vin. Mi pardonpetas. Mi parolis pri atento. Mi dankas pro via atento.

Skribita de Kees Ruig

Nenhum comentário:

Postar um comentário