sábado, 18 de março de 2017

La enigmo de Saint-Exupéry



Aviado

Germano diras ke li mortigis la verkiston de La Eta Princo

La morto de Antoine de Saint-Exupéry (1900 – 1944), verkisto de La Eta Princo, estas unu el la grandaj enigmoj de la aviado de la 20-a jarcento. La 31-an de julio 1944 li foriris el la insulo de Korsiko en aerveturilo Lockheed Lightning P-38 en strategia flugobservado super malamika teritorio. Li neniam revenis. La suspektoj: aviadilo paffaligita, perdo de kontrolo de la aerveturilo kaj eĉ memmortigo, raportas la germana revuo Der Spiegel. Ekzistas nun nova postsignaro. Germana piloto, Horst Rippert, nuntempe 86 jaraĝa, diras ke li respondecis pri la morto de Exupéry, post li faligi la Lockheed-on. “Li raportis la epizodon nur al sia propra taglibro”, raportas New York Times. En 2003, komparanta informojn de la rompitaĵoj reakiritaj de iu el la aviadilo kun tiuj de la memoro de la piloto, li konkludis tion kio lin ĝenas, “ĉar mi adoradis la aviadiston kaj verkiston”.

La evidentecoj de lokalizo estas grandegaj, sed nur ili ne sufiĉas. “Ĉion ke Rippert diris estis ke li trafis kaj faligis P-38 en ĉi tiu regiono en 31 de Julio”, diris Olivier d’Agay, nevo-nepo de Exupéry. “Ekzistis aliaj similaj modeloj ke ankaŭ falis”. Favore al la paroloj de Rippert ekzistas detala priskribo de la tipaj akrobataĵoj de Exupéry, ke nur li estis kapabla fari en tiu tempo.

Fonto: Revista da Semana. Edição 33, Ano 2, nº 15 – página 40. Editora Abril – 21/4/2008 – el Brazilo

Tradukis Esperanten: José Roberto Ruiz

Reviziis: Antônio Carlos Rodrigues Prado

Nenhum comentário:

Postar um comentário