sábado, 18 de março de 2017

La doloro de la kresko



Vanteco

Dolora kirurgio promesas centimetrojn plie

Jeff (fiktiva nomo) estas sukcesa usonana arkitekto de 26 jarojn. Li havas la senton estis naskiĝinta en erara korpo. Lia problemo estas staturo – aŭ ĝia manko. Jeff havas la staturon de 1m65. Jeff jam estis aŭdinta paroli pri la Ilizarov metodo, uzata por kuracado de frakturoj kaj poliomjelito kaj multe populara en Ĉinio, en kiu la ostoj de la tibio kaj de fibulo estas tranĉataj kaj streĉataj per ortopedia aparato. Sed li opiniis, ke la procedo estis maldelikatega. Iu tago li malfermis en sia retpoŝto retmesaĝon titolatan “miraklo”. Ĝi estis reklamo pri alia tekniko, de Instituto Betz, en Germanio.

La procedo de la germana centrejo promesas fari la personon kreski ĝis 10 centimetroj. Per kirurgio, unu metala stango estas enmetata en la maleolon aŭ en la femuroston. Per elektraj impulsoj, la stango streĉiĝas, de 1 ĝis 2 milimetrojn potage. Tio streĉas ostojn kaj muskolojn. Dum la monatoj de plifirmigo de la nova kruro la paciento sukcesas translokiĝi per la helpo de lambastonoj.

Jeff tiam vendis sian aŭton, depruntis monon de siaj gepatroj (la solaj, kiuj sciis pri la kirurgio) kaj enŝipiĝis al Germanio, raportas la revuo Details. Al la amikoj li diris, ke li farus interŝanĝon. Eble ili ne atentos, sed Jeff returnos iomete pli alta.

Fonto: Revista da Semana. Edição 40, Ano 2, nº 22 – página 30. Editora Abril – 12/6/2008 – el Brazilo

Tradukis Esperanten: José Roberto Ruiz

Reviziis: Antônio Carlos Rodrigues Prado

Nenhum comentário:

Postar um comentário