sábado, 18 de março de 2017

La atleto, kiu haltis kaj venkis


Memoro

Olimpiado

Woodruff (1915 - 2007), unu el la nigrulaj atletoj, kiuj embarasis Hitleron

John Woodruff, unu el la kvin nigrulaj usonaj atletoj, kiuj embarasis la diktatoron Adolfon Hitleron per siaj venkoj en la Olimpiado de Berlino, en 1936, mortis en jaŭdo de la pasinta semajno je la aĝo de 92 jaroj. Woodruff havis sian biografion malgrandigitan de la miriga rapidkuristo Jesse Owen, kiu sola gajnis tri medalojn. Sed lia venko je la ebena kurado de 800 metroj finas unu el la plej grandiozaj konkeroj de la monda atletismo.

Woodruff estis novulo en internaciaj konkuroj kaj la 800 metroj eble estas la plej teknika el la kuradoj en atletismo. Alveninte en la 300 metroj de la kurado, la atleto vidas sin alpremata de aliaj konkurantoj kaj ekprenis surprizan decidon. "Mi haltis kaj ĉiuj aliaj pasis kurante preter mi", li diris en la pasinta jaro al New York Times. En la lasta loko, sed libera, li kuris. Kaj multe. Li estis transpasanta unuope. Li venkis kun 1min52s9. "Li estis nesperta kaj faradis pli ŝanĝojn de paŝadoj kaj direkto ol sovaĝa kaprino suprenirante monteton”, resumis la ĵurnalisto pri sportoj de Times en tiu tempo, Arthur Daley.

Fonto: Revista da Semana. Edição 11, Ano 1, nº 11 – página 20. Editora Abril – 12/11/2.007 – el Brazilo

Tradukis Esperanten: José Roberto Ruiz
Reviziis: Antônio Carlos Rodrigues Prado


Nenhum comentário:

Postar um comentário