sábado, 18 de março de 2017

Kun muskoloj, haŭto kaj ostoj

Paleontologio

La plej sendifekta dinosaŭro en la mondo estis revelaciita

Ĝia alnomo estas Dakoto. Oni trovis la fosilion en Nord-Dakoto, usona ŝtato. Ĝi estis hadrosaŭro (Hadrosaurus foulkii), herbovora dinosaŭro kun anasa beko. Mezuradis 12 metrojn, pezis 4,5 mil kilogramoj kaj vivis antaŭ 67 milionoj da jaroj. Ĝi estis pli forta ol la tiranossaŭro, unu el la plej teruraj dinosaŭroj, kiuj loĝis en ĉi tiu planedo. Ĝi estas unu el la kvin mumiigitaj dinosaŭroj trovitaj ĝis nun, memorigas la hejmpaĝo de la revuo Wired - kaj la plej antaŭgardita inter ĉiuj.

Dakoto havas fosiliiĝitajn muskolojn, tendenojn kaj haŭton. La paleontologoj de Yale Universitato, kiuj direktas la esploradon kredas, ke ili trovos sendifektajn organojn en ĝia interno. Eltrovita en 1999, la fosilio estis antaŭgardita en la koto kaj sole nun estis prezentita. Ĝia eltrovo estas grava por kompreni kiel estis la vivo de tiuj bestoj.

Fonto: Revista da Semana. Edição 15, Ano 1, nº 15 – página 25. Editora Abril – 10/12/2007 – el Brazilo

Tradukis Esperanten: José Roberto Ruiz
Reviziis: Antônio Carlos Rodrigues Prado

Nenhum comentário:

Postar um comentário