Sano – Heredaj malsanoj
Jaroj pezas en la malbona formado
de spermatozooj
Aĝo
ĉiam estis vidata kiel malamiko de la patrinoj. Ju pli maljunaj, des pli grandaj la probablecoj
de koncipado filo kun ia hereda malsano. La patroj estis lasitaj flanken en tiu
kalkulo – ĝis nun. Novaj studoj montras, ke la viroj ankaŭ havas biologian
horloĝon, diras la raporton de la revuo Psychology
Today. Ju pli uzataj la dentradoaroj, des pli malreguligitaj la montriloj.
Ĝis la finalo de la adoleskanteco
la virinoj jam formis ĉiujn ovolojn. Ĉiumonate unu maturiĝas. Koncerne
la virojn, ili liberigas milionojn da spermatozooj ĉiu ejakulo. Ĉiu nova produktaĵo pligrandigas la
ŝancon de genetikaj ŝanĝoj – kaj, do, de heredaj malsanoj en la naskota infano.
La riskoj
de generado filo kun ia malsano kaŭzo de antaŭeniro de la jaroj estis
registritaj en ĵusaj esploradoj en centrejoj kiel Universitato Johns Hopkins
kaj Universitado de Nov-Jorko, en Usono. Akompanu la probablecojn esence proprajn
al ĉiu aĝo:
20 jarojn: la ŝanco de produktado
spermatozoo kun kriplaĵo estas minimuma.
30 jarojn: la riskoj de difektoj
pligrandiĝas signifoplene. Unu el ĉiuj 99 patroj inter 30 kaj 35 jarojn havos
unu filon kun skizofrenio. Antaŭe
25 jarojn la ŝanco estas de unu en ĉiu 44.
40 jarojn: la
risko de generado unu skizofrenia filo estas la duoblo ol en la 25 jaroj. Viroj
en tiu aĝo ankaŭ havas sesoble pli da ŝanco havi filon kun aŭtismo ol viroj de 30
jarojn.
50 jarojn: unu
el ĉiuj 47 patroj havos unu filon kun skizofrenio.
60 jarojn: 85%
de la spermatozooj estas kriplaj.
Fonto:
Revista da Semana. Edição 25, Ano 2, nº 7 – página 22. Editora Abril – 25/2/2008
– el Brazilo
Tradukis Esperanten: José Roberto Ruiz
Reviziis: Antônio Carlos Rodrigues
Prado
Nenhum comentário:
Postar um comentário