sábado, 18 de março de 2017

Irikooj



Oni faris rekomendon
por Paŭla, ĉiam ĝentila,
manĝi japanan fiŝeton
por la sano estu utila.

Ŝi obeema aĉetis
multekostan saketon
kaj en mansako metis
amason da fiŝetoj.

Sed kiam ŝi hejmen rigardis
de la animaloj la okuletojn,
kortuŝita ŝi ploradis,
bedaŭrinte la fiŝetojn.

Ŝajnis al ŝi, la bestetoj
ĵetante helpeman rigardon
(per fiŝvoĉaj krietoj)
petis nun la sekuradon.

Tiel Paŭla decidis
Rezigni tiam manĝaĵon
kaj obstine postulis
kelkan alian sanigaĵon.

Iriko = japana nomo por anĉovo.

Skribita de Celso Fonseca Jr.

Nenhum comentário:

Postar um comentário