sábado, 18 de março de 2017

Interesega kiel Londono



San-Paŭlo

Kun ofertoj al ĉiuj gustoj, la urbo sin turnas altiriĝemo

San-Paŭlo estas interesega urbo. Malofte priskribita per tiu adjektivo por la frakase grandega plimulto de brazilanoj kaj por siaj propaj loĝantoj, la ĉefurbo povas esti komparata kun Londono, taksas la revuo Viagem e Turismo (Vojaĝo kaj Turismo). Ambaŭ havas bonegajn restoraciojn, multekostajn taksiojn, feliĉan renkontiĝon vespere, foirojn de antikvaĵoj, la plej grandan homamason de alia loko de la mondo (en San-Paŭlo estas japanoj; en Londono, hindoj). Se la londona ĉefurbo havas Big Benon, San-Paŭlo havas la Stajponton, la plej novan poŝtkarton de la urbo.

Kun ĉarmaj kvartaloj, unuaklasoj hoteloj – kaj pli malmultkostaj ol la londonaj -, manĝaĵoj el la tuta mondo, San-Paŭlo havas personecon. Madalena Urbeto, kvartalo kun butikoj kaj ĉarmegaj vendejoj dum la tagoj kaj plena trinkejo kaj restoracioj dum la nokto, altiras 26% da turistoj kiuj vizitas la urbon. San-Paŭlo havas preskaŭ 12,5 milojn da restoracioj, de la greka ĝis la minas-gerajsa manĝaĵoj, de kvin steloj establoj ĝis kvartalaj kantinoj. La mortadela sandviĉo de Municipa Bazaro estas pli bona ol la ‘fish & chips’, aŭ fiŝo kaj terpomoj, kiu estas la plej komuna manĝaĵo la angloj.

La ofertoj de preskaŭ ĉio estas vasta. Oni trovas de internaciaj etiketoj en la strato Oscar Freite ĝis malmultekostaj vestoj en kvartalo Brás. La regiono de la strato 25 de marto, “la imperio de la okazaj profitoj kaj de la ornamaĵoj”, ankaŭ estas vizitinda. Kaj ekzistas muzeoj, teatroj, spektakloj, muzik-amuzaĵoj, parkoj – fine, bona amuzo por diversaj gustoj.

Fonto: Revista da Semana. Edição 48, Ano 2, nº 30 – página 22. Editora Abril – 7/8/2008 – el Brazilo

Tradukis Esperanten: José Roberto Ruiz

Reviziis: Antônio Carlos Rodrigues Prado

Nenhum comentário:

Postar um comentário