domingo, 19 de março de 2017

Hundino retrovita dank’al la teleradiestezo



Por la kompreno de tiu artikolo, mi unue diras al la legantoj ke, pro kaŭzo de sano de miaj infanoj kaj de mi mem, mi loĝas en la ĉirkaŭaĵo de Parizo. Jen la faktoj:

Mardon 19-an de oktobro 1937, je la 11-a. – Hundino kiun oni donis al mi la lastan tagon en hundejo (kiu kuraĝis ŝin certigi bona kaj bone bredita) rapide forkuras manĝi bifstekon en la kuirejo, dum momento de neatento, trovas la pordon duonmalfermita, sukcesas forfugi fosante la grundon sub la pordo de la strato, kaj forkuras.

Mardon, je la 20-a. – Mi revenas de miaj vizitoj de malsanuloj kaj ekscias pri la foriĝo.
Vendredon, 22-an de oktobro. – Tial ke ĝis tiam ankoraŭ ne retrovita estis la hundino, mi telefonas, je la 20-a kaj ½ al s-ro Jean-François Antoine, kiu akceptas serĉi super plano, hejme, inter la 23-a kaj la 23-a kaj ½, kiun lokon kie li retrovos tiun beston, de kiu mi donas al li neniun atestilon, nek foton, sed nur la historion de la forkuro, la nomon, la aĝon kaj la signalon. Li neniam vidis tiun beston. Li donos al mi, la morgaŭan tagon, je la 8-a matene, siajn noktajn observadojn.

Sabaton, 23-an, je la 8-a. – Mi telefonas al J. F. Antoine kiu respondas al mi: “Mi ne povas indiki al vi nomon de domo aŭ de vilaĝeto, ĉar mi ne havas detalan karton de la regiono; sed, hieraŭ vespere, je la 23-a kaj ¼, via hundino sajnis al mi, ne senmova, sed cirkulanta je 141º, 142º sud-oriente de via domo, je distanco inter 3 km 300 kaj 3 km 400 de via hejmo. Mi scias nur tion. Mi povis kalkuli, nur tiamaniere, tial ke mi ne posedas uzeblan karton”.

Mi tuj uzas karton kaj kompason, kaj mi kalkulas la lonkon; mi trovas ke ĝi korespondas kun la kampoj randantaj la farmon R...

Mi forkuras al tiu loko kie, kelkajn minutojn pli malfrue, la farmobienulino diras al mi, antaŭ ol mi donis la signalon de la besto; “Jes, kaj domaĝe estas ke tion mi ne sciis; mi kredis ke estis, hieraŭ posttagmeze, iu kiu promenis, ĉar mi vidis hundinon... (akurata priskribo de la formo, speco kaj koloro) kiu venis hieraŭ posttagemeze, en mian korton, por “diri bonan tagon” al miaj du hundoj.”

Do, escepte de eksterordinara koincido de promenado, kelkajn horojn antaŭe, je la sama loko, de absolute simila besto, la postsignaro donita de J. F. Antoine ŝajnas bona. Mi do alarmas la urbodomon de la vilaĝo, la kampogardiston, la leterportiston kaj la personojn situitajn apud tiu loko. Unu el iri diras ke ŝi jam vidis tiun hundinon apud la farmobieno, la merkredon posttagmeze, ĉe la noktiĝo. La besto ŝajnas do esti nun en tiu loko, kio esperigas min tiom pli, kiom pli la hundino havas kolringon kie mi mem gravuris mian nomon.

Je la 14-a, la saman tagon. – Oni telefonas de la urbodomo de tiu vilaĝo ke la besto rifuĝis, je la 12-a, konsumlacigita, en la pajlo de la stalo de s-ro G..., kiu cetere signalis mian nomon portitan sur la kolringo. Tiu stalo esta lokita 500 m post la farmobieno de R..., kie la besto estis irinta, la antaŭan tagon, kaj apud kiu s-ro Jean-François Antoine ĝin gvidsignis en cirkulado, la antaŭan tagon ankaŭ, je la 23-a 15.

Tia estas, sen komentario, tiu preciza observaĵo kiu lasis tre suprizigaj multaj ĉeestantoj, kaj kie la malsinceruloj ne povos sukcesi, mi opinias, inventi “hazardon” aŭ “koincidojn”.
Mi deklaras ke neniu alia radiestezisto okupiĝis pri la besto kaj ke mi mem, je la horo kiam J. F. Antoine serĉadis, mi provpenis forigi de mi ĉian laboron. Sen tio, J. F. Antoine estus “malsukcesinta”, same kiel tio okazas en ĉiuj konkursoj de radiestezo. Mi tion ĉiam diris kaj skribis, tiu estas la ĉefa kaŭzo de eraroj kaj malsukcesoj en la provoj kie oni do havas ĉiujn facilaĵojn malsukcesigi la plej bonajn eksperimentantojn.

Doktoro Paul CHAVANON, 56, rue de Lisbonne, PARIS VIIIº

(El La Prospection à distance, januaro 1938).

Fonto: Radiesteza Gazeto / Internacia Esperantlingva, Organo de la Radiestezitoj kaj Radiestezito-amikoj / 1a jaro / n-o 5a / Februaro 1938

Nenhum comentário:

Postar um comentário