domingo, 19 de março de 2017

Freŝdataj kaj Publikaj Eksperimentoj de Teleradiestezo (1)



Teleserĉadoj de Abato Mermet (2)

1º Retrovita Ringo

En Bescat, apud Arndy, (Basses-Pyrénées), Abato TERRIOUX, pastro de Bescat, fine akceptanta la petojn de paroĥino, ĉagrenegigita ĉar ŝi perdis sian edziĝringon, en sia ĝardeno, ŝi kredas, skribas al Abato MERMET, sendante al li la planon de la ĝardeno kaj de la domo.

Sinjoro MERMET respondas: “La ringo ne estas perdita en la ĝardeno ĝi ne tute estas perdita, mi ĝin sentas (3) en la domo, kaj en tiu ŝranko,” Nu oni esploras la ŝrankon kaj oni trovas tie la edziĝringon, kiu, tiun kredis la bona virino, estis perdita en la ĝardeno. Tiu lasta detalo estas pensiga, ĝi pruvas ke ne temis, en tiu speciala okazo, pri transsendo de la penso.

2º Retrovita Junulino

Pri la foriĝo de junulino, en majo 1934, socialista Svisa gazeto, Le Volksrecht, lastatempe raportis la antaŭdirojn faritajn de pluraj “Viziuloj”, kaj jen tio kio esta presita, en dato de la 4-a de februaro 1937:

(Traduko):

“De la eltrovo de tiu abomeninda krimo, kulpita kontraŭ la eta Frida Fohn, interese estas ĉi tie atente prijuĝi la rolon kiun havis la “vizieco”.

“Viziulo, Marion, en Lujera (honorario: 20 fr.), diris: “La etulino vivas”; li supozas ke ŝi estas fortrenita trans la itala landlimo.

Pluraj aliaj asertis ke la etulino estas forrabita.

Alia: 3 semajnojn post la forrabato, ŝi mortis.

Sortantaŭdiristino ŝin “vidis” promenante laŭ la bordo de la lago de Zurich.

Viziulo de Hérisan montris, en Ĝenevo, la lokon kie ŝi sin trovas.

Aliaj asertis ke ŝi estas en la lago.

Ĉiuj tiuj “viziuloj” malbone “viziis”!

Nur unu atingis la tutan veron. La 7-an de Majo 1934, Abato MERMET skribis, en franca lingvo: “La etulino estas mortinta; oni ŝin ne ĵetis en la akvo; oni ŝin ne mortigis per ilo, sed ŝi estis strangolita de malĉastema kruelulo. La mortigisto esta 1m ½ alta.”

“KAJ LIAJ DIRAĴOJ ESTIS AKURATAJ KONIGITAJ.” (La Prospection à Distance, Majo 1937).

(1) La teleradiestezo estas la arto serĉadi, pervergete aŭ perpendole, super plano aŭ super fotografaĵo.

(2) Abato MERMET estis uno el la plej famaj (tutmonde konataj) radiestezistoj.

(3) Sentas: efektive, abato MERMET, sentis la radiadojn de la ringo, per sia sesa sento kiu permesas sentemiĝi, je ia estaĵo aŭ persono. Tiu sesa sento estas la fundamento de Radiestezo kaj de Teleradiestezo.

Fonto: Radiesteza Gazeto - Internacia Esperantlingva, Organo de la Radiestezitoj kaj Radiestezito-amikoj / 1a jaro / n-o 1a / Oktobro 1937

Nenhum comentário:

Postar um comentário