sábado, 18 de março de 2017

Francio sub la nazioj



La Dua Milito

Ekspozicio estas kritikata, kiam montras la normalan vivon dum la okupado

La imagoj de la komenco de la jaroj 1940 montras sunan Parizon, kun gejunuloj amindumantaj en la placoj, sinjorinoj irantaj al la kinejo kaj infanoj ludantaj en la stratoj. La ĉeesto de la germanaj soldatoj estas diskreta kaj ŝajnas ĝeni neniun. Tre malsama ol oni povus imagi de urbo okupita de nazioj dum la Dua Monda Milito. Tiu disonanco tuŝis elmontratan nervon kaj faris de la fotografa ekspozicio Les Parisiens sous l’Occupation (Parizanoj sub la Okupado) unu el la eventoj pli komentataj de la jaro.

Ekspoziciita en Historia Biblioteko de la Urbo de Parizo, la ekspozicio jam altiris 11 mil vizitantojn ekde 20 de Marto kaj sia katalogo fariĝis best-seller. Ĝi kunigas 270 fotojn de André Zucca (1897 – 1973), kontribuanto de Signal, franca traduko de germana revuo. Iuj vidas la fotojn de Zucca kiel “grandvalora atesto kaj tute nova” de okupita Parizo – tio estas la unua fojo ke estas montrataj imagojn de la franca ĉefurbo inter 1940 kaj 1944, kiam ĝi estis sub nazia interveno. Aliaj denuncas la revizion de la fotografisto. Ekzistas ankoraŭ tiuj, kiuj vidas la ekspozicion kun ĉagreno ĉar ĝi montras parton de la pariza burĝaro, kiu daŭradis vivi – kaj bone -, malgraŭ la ĉeesto de la trupoj de Adolf Hitler. La urbestro de Parizo, Bertrand Delanoë, rifuzis la petojn por ĉesigi la ekspozicion, kiu daŭros malfermata ĝis la 1-a de Julio. Por li “estas bone scii ke dum tiu nigra periodo, kun la punekzilo de la judoj, la malsato kaj la sufero de la popolo de Parizo, ekzistadis tiuj, kiuj ridadis kaj bone vivadis”, diris al Figaro.

Fonto: Revista da Semana. Edição 35, Ano 2, nº 17 – página 14. Editora Abril – 5/5/2008 – el Brazilo

Tradukis Esperanten: José Roberto Ruiz

Reviziis: Antônio Carlos Rodrigues Prado

Nenhum comentário:

Postar um comentário