sábado, 18 de março de 2017

Esperanto malfermas la menson?



Ni konas la propedeŭtikan valoron de Esperanto. Ĉu ni povos aldoni ekstran econ al tiu valoro?     Se ni rajtas kredi d’rinon Antonella Sorace el Skotlando: jes. En artikolo de Het Parool (25-10-14) ŝi asertas, ke deinfanaĝa dulingvismo ŝanĝas la cerbon en pozitiva maniero. Tiaj infanoj multe pli bone komprenas kiel lingvo estas strukturita kaj tial pli facile lernas trian aŭ kvaran lingvon. Ilia menso malfermiĝas simple ĉar ili konscias, ke oni povas nomumi la saman objekton du-maniere. Krome dulingvaj infanoj scias, ke eblas havi diferencan perspektivon al aĵoj – ankaŭ ekster la lingvo. En nia hodiaŭa socio tiu kompreno pri pluraj perspektivoj estas grava por krei respekton kaj toleron.

Antonella Sorace estas profesorino pri evolulingvistiko de la Universitato de Edinburgo. En ŝia esplorado ŝi koncentriĝas precipe je dulingvismo. Ŝi nepre ne kredas, ke estas bona evoludirekto ke la angla monde pli kaj pli graviĝas. Ŝi referencas al la fakto, ke regionaj lingvoj estas malpli aprezitaj. Malprave. Dulingvismo povas esti ankaŭ la regado de regiona lingvo kaj nacia lingvo. Dialektoj certe valoras. Superrego de la angla povas rezulti en la kredo ke la propra (nederlanda) lingvo estas malpli utila. Britoj estas grandparte unulingvaj kaj oni povas facile konstati la konsekvencojn de tio.

Antonella Sorace estas fondinto kaj direktoro de Bilingualism Matters (dulingvismo gravas), centro por dulingvismo. Ĝia mesaĝo estas ke ĉiuj lingvoj estas utilaj. Grave estas havi pli ol unu lingvo en la cerbo, ne kiom da homoj ĝin parolas. Kompreneble gravas alirilate, sed ne por la persona evoluo. BM dumtempe estiĝis eŭropa retejo. Antaŭ mallonge ĝi malfermis en Nederlando filion (la 12-an). Oni organizas prelegojn, seminariojn, esplorojn kaj kunlaborojn. La celgrupo konsistas el ĉiuj sektoroj de la socio: instruistoj, sanspecialistoj, strategiistoj, gepatroj, entreprenoj. Ĉu ne kunlaboroportuno por la Esperanto-movado? Laŭ mi Esperanto povus grave roli en la strebado de BM!

Skribita de Kees Ruig

Nenhum comentário:

Postar um comentário