sábado, 18 de março de 2017

Esperanto en Komerco



En la revuo Esperanto aperis interesa artikolo pri Esperanto-komercistoj en Ĉinio

La riproĉo de la aŭtoroj Wang Tianyi kaj Zhang Tie Zheng (“Paroli pri komerco kaj profito oni apenaŭ toleras”) estas tute ĝusta. Jam dum jardekoj mi vokas la samon sed UEA neniam aŭskultas (pardonu, s’ro Wensink). Do kiel malnova IKEF-ano kaj internacia komercisto mi tre ĝojis pri ĉi tiu artikolo. Antaŭ multaj jaroj mi prelegis en Ostende (Belgio) antaŭ ĉina delegacio pri tio kaj antaŭ kelkaj jaroj en ĉina kunveno dum la UK en Roterdamo. Tiam mi konsilis al tiuj ĉinaj gvidantoj oficiale enkonduki 2 komunikeblecojn al eksterlandaj komercistoj: aŭ paroli/korespondi en la ĉina lingvo aŭ en Esperanto. Por Ĉinoj, Japanoj kaj Koreoj la angla estas tre malfacila lingvo, multe pli malfacila ol ekz., la hispana aŭ la franca. La angla estas fakte unu el la plej maltaŭgaj lingvoj por internacia uzo. Certe Eŭropanoj kaj Amerikanoj elektos Esperanton, ĉar multe pli facila ol la ĉina. La Esperantomovado ne povas fari pugnon ĉi-rilate, sed la Ĉina ekonomio ja!

Tamen, kvankam mankis kaj mankas komercistoj kiuj parolas Esperanton (mi estis unu el la malmultaj), Esperanto servis al mi bonege en la komercado dum jardekoj!

En la 70-aj jaroj mi malfermis la merkaton en la Fora Oriento, laborante kiel eksportestro por la plej granda maŝinfabriko en Nederlando. En tiu tempo loĝis en Amsterdamo la japanaj geedzoj Kuzume Kaj aŭdante pri mia vojaĝo al Japanio, Sonoko Kuzume prizorgis kontakton kun Rondo Hobio en Tokio. Grupo de tiu rondo venis al mia hotelo kaj ek de tiu tempo mi havis aron da geamikoj kiuj montris lokojn kaj aĵojn kiujn turistoj ne konas kaj donis informojn dum niaj babiladoj kiuj estis tre utilaj al mi. Same okazis kun Oomoto. Sensei Eizo Itoo iam estis bona amiko mia. Dum miaj negocaj vizitoj al japanaj klientoj (i.a. Ohtsuka, Mitsubishi) mi rakontis pri miaj spertoj kaj tiuj japanaj direktoroj multe respektis min pro mia kono kaj scio pri Japanio. Tiel jam tuj ekestis bona etoso kaj sfero de reciproka fido, kiu multe faciligis la negocojn. Ankaŭ nia reprezentanto “Mitsui” multe miris pri miaj Esperanto-kontaktoj. Baldaŭ miaj vendoj estis plej bonaj ene de nia kompanio. Dank’al Esperanto!

Fakte mi ricevis mian funkcion ĉe tiu kompanio dank’al la internacia lingvo. Kiam oni dungis min, mia estro diris:”Ĉu vi scias kial vi ricevis ĉi tiun funkcion? Ĉar en via “CV” (vivpriskribo) mi legis ke inter la lingvoj kiujn vi parolis, troviĝas Esperanto. Tio signifas ke vi estas iu kiu pensas internacie”. Kiu ankoraŭ kuraĝas diri ke Esperanto ne povas servi al komercado?

Skribita de Kees Ruig

Nenhum comentário:

Postar um comentário