sábado, 18 de março de 2017

Elstara Esperantisto



Lia nomo ne estas bone konata, de Esperantistoj mem. Ni povas pripensi, ke unu el la motivoj de la nescio estas lia frua forpaso. Carlo Bourlet mortis en la franca urbo Annecy, en la aĝo kvardek sep. La jaro estis 1913, kiam li strebe laboris pro la 10an Universalan Kongreson (1914), antaŭzorgita por okazi en Parizo, lia naskiĝurbo.

Carlo Bourlet estis profesoro pri matematiko. Kiel matematikisto, li interesiĝis pri aerodinamiko, kredeble per la rilato kun Ernest Archdeacon, mecenato de la tiam komencanta aviado. Bourlet havis la ŝancon kunvivi kun gravaj Esperantistoj, nome Edmond Privat, Antoni Grabowski, Rollet de l’Iale, k.c. Samtempe oni perdis la samideanoj William T. Stead per la ŝipdrono de la “Titanic” en 1912, la leŭtenanto Mannevy, glore dum batalo en Maroko, Sro. Soong “... estas kruele mortigita... (de) liaj malprogresemaj samlandonoj...” el Ŝanhajo.

Nia sindonema franca Esperantisto fondis “La Revuo”, en kiu li verkis artikolojn sub la rubrikon “Babilado”. Tiuj artikoloj enhavas la momentojn kaj de ĝojo kaj de malfacileco en la komenca divastigado de la Internacia Lingvo. La “Babiladoj” fariĝis dokumento. La laboro kaj batalo de Carlo Bourlet restas kiel afero por neniam forgesiĝi.

Malgraŭ havinte 3.739 aliĝintojn, la Deka Kongreso ne okazis, pro la eksplodo de la unua mondmilito. La neatendita forpaso de Carlo Bourlet ŝancelis la movadon. La Majstro Zamenhof mem diskursis sur lia tombo.

Fonto: “Monumento de Carlo Bourlet”, kompilita de Ismael Gomes Braga, FEB, 1987.

Skribita de Celso Fonseca Jr

Nenhum comentário:

Postar um comentário