sábado, 18 de março de 2017

Dresdena Ameno



Händl unua uzis la Dresdenan Amenon en de li komponaĵo. Tiu Ameno estas sinsekvo de 5 tonoj (do-re-mi-fa-sol). Li uzis ĝin en B#. Ankaŭ Wagner uzis ĝin, nome post iom sovaĝa parto, kiu esprimas la ĥaoson, por esprimi ekantan ordigon. Ankaŭ Mozart uzis ĝin. Li opiniis, ke oni ĝuu muzikon en tri manieroj: emocie, spirite kaj intelekte/senteme. Tiu lasta maniero estu farita per la 5 sensoj. Mozart estis framasonisto kaj li opiniis, ke la framasona stelsimbolo, la pentagono aŭ la kvinpintstelo reprezentas la 5 sensojn. Tiel li ligas la 5 tonojn de la Dresdena Ameno al la 5 pintoj de la stelo.

Eksciinte tion per televida programo, mi tuj pensis pri la Esperanto-stelo. Kaj, cerbumante pri tio, mi subite konsciis, ke la Dresdena Ameno aperas ankaŭ en nia himno La Espero! Nome en la enkonduko (kaj do same en la postludaĵo). Kaj krome, ke ĝi (almenaŭ en la antikva (origina?)) kompono kiun mi posedas, estas skribita en B#. Do ĉu ni povas konkludi, ke Esperanto tiklas la 5 sensojn kaj per tiuj la intelekton, alportante ordigon? Amen.

Skribita de Kees Ruig 

Nenhum comentário:

Postar um comentário