domingo, 19 de março de 2017

Denove pri la perpensa ekesploremo



Laprade, la 20-an de decembro 1937.

Al S-ro Pierre DELAIRE.

Estimata Samideano kaj kara Direktoro,

Mi bone ricevis la pendolon Emile Christophe, anoncitan en via letero, la 4-an de la nuna monato.

Aliparte, mi sendas al vi, ĉi-tie, artikoleton, inspiratan de la antaŭa numero de «Radiesteza Gazeto». Se vi presigus ĝin, mi estus kontenta.

Mi antaŭdankas vin. Kaj bonvolu akcepti la plej bonan esprimon de miaj respektaj samideanaj sentoj.

Gilbert ALBY,
en Laprade, apud Les Martys
(Aude) Franikjo.

Jen la, komunikaĵo de s-ro Gilbert Alby:

Unu el miaj amikoj, Pastro BOURDOUX, eksmisiisto en Mattogrosso, verkis la libron: «Notions pratiques de radiesthésie» en franca lingvo.

Tiun libron, kun letero de bedaŭrata Abato Mermet, kaj antaŭparolo de Doktoro J. Delclaux, membro de A.I.M.R., oni povas mendi (12 fr. fr.) ĉe la verkisto: Père Bourdoux, 10, place Ste-Claire, Albi (Tarn), Francujo. Reale, ĝi estas multinteresa.

Jen tio, kion oni legas, sur la paĝo 91-a (mi laŭvorte tradukas):

«lu patro vidigis al mi fotografaĵon de kvarjara knabineto, mortinta antaŭ unu deko da jaroj, aĝa de dek-ok jaroj. Do, la fotografaĵo estis malnova de dudek-kvar jaroj.

— De kia malsano mortis la filino? - demandis la patro.

Post esplorado, kiu ne daŭris unu minuton, ĉar, tuj de post mia unua demando, la pendolo balanciĝis kaj turniĝis, mi povis respondi ke ŝi mortis de osta tuberkulozo.

— Konsentite, tio mem estas, diris la sinjoro».

Ĉu tio ne estas mirinda? Kaj ĉu oni nepre bezonas samcentrigi ĉiufoje nunajn ondojn sur malnova atestilo, same kiel tion skribis sinjoro Henriko Pételat en la antaŭa numero de «Radiesteza Gazeto»?

Laprade, la 20-an de decembro 1937.

Gilbert ALBY

Jen resume la tuto: multaj radiestezaj serĉistoj uzas la Perpensan Ekesploremon, tion ne sciante.

En tiu okazo, tute ne temis samcentrigi nunajn ondojn sur malnova atestilo, tial ke la studata persono estis mortinta. Esplorante, la serĉisto serĉis la kaŭzon de la morto de la fraŭlino kiu mortis dekok jara. La foto de tiu lasta reprezentu la fraŭlinon kiam ŝi estis kvarjara knabineto aŭ ĝi representu ŝin ĉe la momento de la morto, la kaŭzoj de la morto estas la samaj.

Dankojn al s-ro Alby pro tiu rimarketo.

Fonto: Radiesteza Gazeto 1ª jaro – N-o 4a – Januaro 1938.

Nenhum comentário:

Postar um comentário