domingo, 19 de março de 2017

Dank’al radiestezo



Objekto, serĉata dum ses monatoj estas retrovita en kvin minutoj.

Sinjoro Max Fay, 27, rue Camille Desmoulins, Drancy (Seine). Francujo, skribis, la 7-an de Julio 1937, la jenan leteron al S-ro Emile Christophe.

Kara Sinjoro Christophe,

Mi estas tre feliĉa koni vian metodon, ĝi estas la plej simpla kaj la plej oportuna. Tial, mi ofte relegas viajn verkojn. Dank’al tiu metodo, mi retrovis, antaŭ kelkaj tagoj, remilojn de cikloremanto kiuj estis perditaj de ses monatoj. Ili estis kaŝitaj por puni la infanon, kaj, malgraŭ ĉiaj serĉadoj, la gepatroj tute ne povis retrovi ilin.

La dometo konsistas el kvin ĉambroj, el granda keletaĝo traembarasata per maŝinoj, feraĵoj, ligno, kaj el grenejo 30 kvadratmetra, ankaŭ embarasata.

Mi turnigis la pendolon super la ciklo, ĉe la loko de la remiloj, kaj mi rigardis la direkton kiun indikis la pendolo. Ĉe la flanko de la keletaĝo, la pendolo restis senmova. Ĝi irigis min ĝis eta ĉambro kie estis ŝtupareto kondukanta ĝis la grenejo. Mi daŭre observis la balanciĝon de la pendolo, kaj, en la grenejo, la suddirekton kiun ĝi indikis al mi. Kaj mi retrovis la remilojn en tubforma akvujo, tie enremizigita! en kvin minutoj, mi estis retrovinta objekton kiun oni estis serĉanta dum 6 monatoj; kaj oni estis jam serĉinta en la grenejo, tri aŭ kvar fojojn!

...Ne povas temi ĉi-tie pri sugesto. Ja dank’al la pendolo tio povas esti okazinta.

Bonvolu akcepti, Kara Sinjoro Christophe, miajn plej bonajn sentojn.

Fonto: Radiesteza Gazeto 1ª jaro – N-o 2a – Novembro 1937.

Max Fay

Nenhum comentário:

Postar um comentário