sábado, 18 de março de 2017

Ĉu belaj viroj estas gejoj?



Mito

La absurda stereotipo iras kontraŭ al la leĝoj de la evoluo

Ĝi estas pikmokaĵo, kiu ĉiam aperas denove, antaŭjuĝa kaj sensprita, ĉe trinkejo-tablo: belaj viroj estas gejoj. La revuo National Enquirer iam publikigis kovrilo-tekston kun belegaj viroj supozeble samseksama – informo neniam konfirmita, estas bone evidentigi -, kiaj la kantisto Ricky Martin kaj la aktoro Jake Gyllenhaal. Eble la klarigo por tiu stereotipo estas ke la vaneco estas konsiderata ina karakterizaĵo. Sed la mito ne havas fundamenton laŭ la leĝoj de la evoluo, skribas Satoshi Kanazawa, psikologo de London School of Economics, en la retpaĝo de la revuo Psychology Today.

Belaj viroj havas pli da oportunoj kopulacii. Virinoj serĉas kunulojn kun kvalitaj genoj – kaj la beleco estas tia signo. Rilate al evolua perspektivo, tiuj genoj sin perdus se la viro estu samseksema. Sed ekzistas aliaj heredaj karakterizaĵoj, kiuj povas esti asociataj al la samseksemismo. Virinoj serĉas pli altajn virojn por perfektigi la specion. La plej malaltaj, do, havas malpli oportunojn por kopulacii. Sekvante la rezonadon, viroj deziras la plej malaltajn virinojn. Do, la altaj ankaŭ havas malpli ŝancon sin reprodukti. Malaltaj kaj malbelaj viroj kaj altaj virinoj havas pli da probableco, do, por esti gejoj. Ĉi tiu estas la povo de la evolua psikologio: ĝi povas antaŭvidi tendencon eĉ kontraŭ direkto de stereotipo.

Fonto: Revista da Semana. Edição 51, Ano 2, nº 33 – página 30. Editora Abril – 28/8/2008 – el Brazilo

Tradukis Esperanten: José Roberto Ruiz

Reviziis: Antônio Carlos Rodrigues Prado

Nenhum comentário:

Postar um comentário