sábado, 18 de março de 2017

Iom post iom malpli mortoj

Sano

Infaneco

En ĉiu jaro, 10 milionoj da infanoj mortas. Ĉi tio povus esti la plej malbona.

Ĉi tio povas soni nesentebla, sed la informo estas preskaŭ memoriginda: en ĉiu jaro, 9,7 milionoj da infanoj ĝis 5 jaraĵoj mortas en la mondo, laŭ la lastaj statistikoj de Unicef. Ĝi estas pozitiva informo kiam oni rigardas malantaŭen, laŭ El País. En 1990 ili estis 13 milionoj. En 1960, 20 milionoj. Se la infana mortokvanto estus daŭrigita de tiu malĝoja ritmo, la proporcio hodiaŭ estus de 25 milionoj da mortoj dum jaro.

La metodo por la haltigo estas la investado en la malriĉaj landoj, ne nur de la regantoj, sed ankaŭ de privataj grupoj, kiel Gates Fondaĵo. Jen la bonaj rezultoj:

- La plej grandaj progresoj okazis en Latin-Ameriko, kun redukto de 51% rilate al 1990. Respubliko de San-Domingo, Vjetnamo kaj Maroko malmultigis la proporcion en triono. La landoj kun plej granda indicnombro ankoraŭ estas de Mez-Afriko. En Brazilo, ekde 1990 la redukto estis de 48%.
- La mortoj pro morbilo reduktis 60% ekde 1999 pro la vakcina kampanjo.
- Pli da ĵusnaskitoj havas la protekton de moskitovualoj kaj trinkas nutrajn suplementojn.
- Plej granda numero da virinoj sukcesas mamnutri danke al plej bona nutraĵo.
- Madagaskaro reduktis la infanan mortokvanton en 41% post la fino de la interna milito, en 2002.
- La kreskado de Ĉinio kaj Hindujo plibonigis la ekonomiajn indicnombrojn kaj malmultigis la proporcion de fekundeco, plimultigante la supervivon.

- La informoj estis kolektitaj en 2005. Ĉar la investado kreskis de tiu jaro ĝis nun, la proksima censo devos esti ankoraŭ la plej kuraĝiga.

Fonto: Revista da Semana. Edição 4, Ano 1, nº 4 – página 22. Editora Abril – 24/9/2.007 – el Brazilo.

Tradukis Esperanten: José Roberto Ruiz

Reviziis: Antônio Carlos Rodrigues Prado

Nenhum comentário:

Postar um comentário