Kiel eblas ke ni
senpene diras milojn da vortoj ĉiutage? Kiujn stadiojn parolanto devas trairi
por traduki ideon en vortojn aŭ frazojn? Sciencistoj kreis modelojn pri tio sed
nur por parolanto ĝenerale, alidirite por mezuma parolanto. Sed tiu ne
ekzistas; ĉiu parolas en sia propra maniero, flue aŭ balbute. Kiel klarigi
tiujn diferencojn?
Esploro montras,
ke la paroliga procedo ne memstaras. Ĝi alvokas ĝeneralajn kognajn faktorojn.
Ekzemple parolado dum koncentrita aŭtoveturado estas malfacila, ĉar oni devas
dividi la atenton. Kaj homoj kiuj suferis cerboinfarkton povos (dumtempe) pene
paroli. Ankoraŭ ne estas konate kiuj kognaj faktoroj ludas rolon ĉe la
parolado.
La Max Planck
Instituto en Nijmegen (Nimego) esploradas tiujn faktorojn en diversaj grupoj.
Unu el tiuj grupoj estas la esplorgrupo Individuaj Diferencoj en Lingvoensorbo
(subgvide de prof. d’ro Antje Meyer). Solvendaj demandoj estas i.a.:
* Kial iuj multe
pli bone povas sekvi konversacion en brua ĉirkaŭaĵo ol aliaj?
* Kial iuj pli
facile komprenas eksterlandan/dialektan akĉenton ol aliaj?
* Kial iuj
malpli facile memoras la ĝustan vorton ol aliaj?
Ne nur ekzistas
individuaj diferencoj sed ankaŭ grupaj, ekz. Inter junuloj kaj maljunuloj.
Ĉe pliaĝuloj
perdiĝo de aŭdkapablo ludas rolon. Tamen du personoj kun la sama handikapo
povas montri diferencon.
Du kognaj
procedoj kiuj influas la paroladan procedon estas la ĝisdatigo de la
labormemoro kaj la subpremado de aŭtomataj kaj superregaj reagoj. Dum
konversacio la teminformoj devas ade esti ĝisdatigataj. Koncernaj informoj
anstataŭas ne plu koncernajn. Kaj, parolante pri hundo, kiam la ĉi-rilata vorto
“kato” (eble nekonscie ĉar ekz., hazarde preterpasas kato) subite aperas en via
kapo, vi devas subpremi la aktivigon de la koncepto “kato”.
Verŝajne aĝo
ludas rolon en la kapablo ĝisdatigi kaj subpremi kogne, kaj same en la talento
flue paroli kaj trovi la ĝustajn vortojn ĝustatempe. Tamen ene de la subgrupo
la diferencoj povas esti konsiderindaj: 60-jarulo povas balbuti dum 80-jarulo
flue diskutas.
La verkinto de
ĉi tiu artikolo (77-jara) estis invitita partopreni en esploro (en 2011) ĉu kaj
ĝis kia nivelo, aĝo kaj la kognaj eblecoj “ĝisdatigi” kaj “subpremi” influas la
individuajn diferencojn en flua parolado. La esplorinto, Karina Visser, testis
82 personojn en diversaj taskoj.
Mi devis rapide
nomi objektojn kaj agojn kiuj mallonge aperis sur ekrano (indiko pri
parolflueco). En alia testo mi devis nomi kiom eble plej multajn vortojn de iu
kategorio (bestoj kaj manĝaĵoj & trinkaĵoj) aŭ komencantajn per iu litero
(M kaj S) je granda rapideco. Temas pri vorta flueco.
Kogna ĝisdatigo
estis testata per samtempe memorigi vortojn kaj sumigadi.
Lasta testo
estis la mezurado de la rapideco de la subpremado de reagoj. Fingre per
komputila klavtuŝo mi devis rapide konfirmi ĉu mi surekrane vidis “O” aŭ “X”
sed kiam mi aŭdis pepon mi devis subpremi mian reagon.
La esplorinto
konkludis, ke bona ĝisdatigo de informado ne garantias la rapidan kaj bonan
nomadon de bildoj. Ĝisdatigo ja influas la fluecon de parolado, sed precize
kiel estas ankoraŭ ne klare.
Bona subpremado
garantias bonan nomadon de bildoj pri agoj, sed ne aŭtomate de bildoj pri
objektoj. Tamen nomado de agoj estas pli malfacila ol nomado de objektoj.
“Subpremado” do ŝajnas ludi rolon ĉe kompikaj parolprocedoj kaj apenaŭ ĉe
malkomplikaj parolprocedoj.
Aĝo montriĝas
ludi gravan rolon en flua parolado, t.e. laŭ progreso de aĝo la parolado malpli
fluas, sed neniel estas indikeble je kiu aĝo. Devas ekzisti fona faktoro kiu
povu klarigi la influon de aĝo je individuaj diferencoj en flua parolado. Trovi
tiu(j)n faktor(j)n estu tasko por aldona esploro.
Skribita
de Kees Ruig
Nenhum comentário:
Postar um comentário