sábado, 18 de março de 2017

Bildrakontaj revuoj kontraŭ la seksa troprofito de infanoj


Infaneco

La averto venas el la usona katolika eklezio

Bela kaj simpatia anĝelineto donas la mesaĝon: infanoj, neniam restu solaj en ĉambro kun viro. Ne forlogiĝu per donacoj. Zorgu nekonatojn, kiuj volas interparoli kun vi per Interreto - ili povas voli ion pli ol amikeco.

La mesaĝoj estas en bildrakonta revuo por kolori, disdonita en 700 usonaj lernejoj kaj paroĥoj de la ĉefepiskopejo de Nov-Jorko. Ĝi temas pri avizo de la katolika eklezio kontraŭ la seksa troprofito de infanoj. Ĝi ne estus nur mea-culpa pri abomena krimo, sed ankaŭ dispozicio por eviti novajn situaciojn, raportas la revuon Newsweek.

Ĉu ĝi estas plibonigo? Sendube. Sed ekzistas iu, kiu opinias, ke la iniciato pekas pro la timideco. Unu el la desegnoj eĉ montras pastron kun infano en ĉambro - kaj sole tion. Ne ekzistas laŭtekstaj referencoj al la pastro, al la instruisto, al la skoltestro. "Estas necesa diri per ĉiuj literoj, ke la logo venas de tiu, kiu retenas realan povon rilate al infanoj", diris la advokato Michael Dowd, reprezentanto de centoj da viktimoj de la seksa troprofito de infanoj, al ĵurnalo New York Post.

Fonto: Revista da Semana. Edição 16, Ano 1, nº 16 – página 21. Editora Abril – 17/12/2007 – el Brazilo

Tradukis Esperanten: José Roberto Ruiz
Reviziis: Antônio Carlos Rodrigues Prado


Nenhum comentário:

Postar um comentário