terça-feira, 14 de março de 2017

Bazaj radikoj Esperanto-Esperanto



Komentoj de la kompilinto

En marto 1999, iu - renkontinte mian ''Bazan Radikaron kun Nederlandlingvaj klarigoj'' - retletere demandis min, ĉu ekzistas en la Reto simila vortlisto por ŝi komprenebla. El ŝia letero evidentiĝis, ke ŝi ne (bone) komprenas unu el la ''grandaj lingvoj''.

Mi rigardis en la Reto kaj, je mia surprizo (prefere mi diru: konsterniĝo!), mi konstatis, ke eĉ ne por ĉiuj tiuj ''grandaj lingvoj'' ekzistas ia vortlisto en la Reto. Sed ankaŭ se tiaj listoj por ''grandaj lingvoj'' ekzistus, tiuj ne helpus al homoj, kiuj renkontas Esperantaĵojn en la Reto kaj provas tiujn kompreni, se ili ne bone regas la koncernan fremdan lingvon.
Laŭ mi, manke de pli ampleksaj vortaroj, en la Reto devus troviĝi almenaŭ ĉiuj ekzistantaj ''Ŝlosiloj'' de Esperanto. Tamen, tiel ne estas. Do devus troviĝi en ĝi iu baza vortlisto kun Esperantlingvaj klarigoj, por tiuj - inteligentaj kaj entreprenemaj - homoj, kiuj volas kompreni Esperantlingvajn tekstojn ne konante ankoraŭ la lingvon. Esperanto ja devas esti alirebla por ĉiuj. Kiam ili interesiĝos pli, ili trovos manieron por ekhavi (paperan) vortaron. Sed ankaŭ tian liston Eo-Eo, mi ne sukcesis trovi.

Tial mi provas fari adapton de la Akademia ''Baza Radikaro'' kun klarigoj per kiel eble plej simpla Esperanto. (Kompreneble: ju pli malsimpla la nocio, des malpli simpla la klarigo...) Ĝi ankoraŭ ne havas sian finan formon aŭ amplekson. Enestas ĉiuj (ĉ.2500) radikoj de ĉiuj grupoj {1}-{9}* de la Akademia listo, kaj pli ol ducent {X} ekster tiu. Tiujn mi aldonis pro bezono por la klarigoj (aŭ pro evidenta malekvilibro en la Akademia elekto - parte gvidis min en tio kelkaj ekzistantaj "bazaj vortlistoj" kaj "Ŝlosiloj"). Aliflanke, mi ellasis la nomojn de Kristanaj festotagoj, ĉar mankis al mi la tempo por elserĉi la nomojn de same gravaj festotagoj de aliaj religioj kaj kulturoj. (Sed arhhaismojn kiel ''fonografo'' mi lasis - aldonante tamen la ne-jam-arhhaisman ''gramofono''! La modernan ''diskilo'' la uzanto mem determinos.) Entute enestas momente iom pli ol 2700 radikoj. (1999-09-22) Kiel vi scias, tiuj sufiĉas por almenaŭ dekoble tiom da vortoj (inkluzive de kunmetitaj) laŭ la kalkulo en nacilingvaj vortaroj... Por tiuj, kiuj volas utiligi la liston por lernado, mi indikis la grupojn 0-6, enhavantajn la ĉ.1000 ''plej oftajn'' radikojn, per speciala signo: {*0}-{*6}.

Ĉar la karaktero de verboj en Esperanto ne ĉiam estas evidenta ĉe la unua renkonto, mi aldonis relative multajn verbo-signifojn, precipe kiam la koncerna radiko en la listo aperas kiel substantivo. (1999-07-27) Ankaŭ aliajn derivaĵojn mi aldonis, kaj mi foje adaptis la priskribon de la signifo (se eble) tiel, ke la derivado estu pli komprenebla.

Ĉe gramatikaj finaĵoj mi prezentis kelkajn ekzemplojn de ilia uzo. Ankaŭ iujn pli oftajn mallongigojn mi enmetis, kaj plurajn (ne facile analizeblajn) kunmetitajn vortojn. (1999-10-01)

Oni bone konsciu, ke ne temas pri difin-vortaro. Temas pri klarigoj, kiuj helpu al homoj, kiuj renkontas iun nekonatan vorton en ĝia kunteksto.

Se vi havas sugeston por pli klara klarigo, sendu ghin al mi per retposhto. La samo validas, kompreneble, se vi trovas eraron...

W.F. Pilger

* (La finaĵoj kaj afiksoj, kiuj ĉe mi estas en grupo {0}, en la Akademia listo apartenas al diversaj grupoj.)

Ĉiuj rajtoj rezervitaj. Tous droits réservés. All rights reserved. Reprodukto nur kun antaŭa permeso.

Verko prilaborata. Sen ia garantio. Ĝi povas ŝanĝiĝi ĉiutage. Nur por via propra uzo vi rajtas fari unu paperan kopion.

ATENTU! Ĉi tio ne estas "difin-vortaro". Ĝia celo estas nur, helpi al tiuj, kiuj legas ion en Esperanto, kaj renkontas nekonatan vorton en kunteksto, kompreni ĝin, donante indikojn per kiel eble elementaj vortoj.

{*0}: iloj; {*1}-{9}: radikoj laŭ ofteco kaj utilo (laŭ la Akademia 'Baza Radikaro Oficiala'); {X}: aldono. (Grupoj {9} kaj {X} fakte ne estas tre bazaj...)
({*0}-{*6}: ĉ. 950 radikoj / {*0}-{X}: ĉ. 2700 radikoj)


Nenhum comentário:

Postar um comentário