terça-feira, 14 de março de 2017

Arto per Fadeno



La fadeno estas instrumento je rektoj kaj kurboj. Uzita en multnombraj aferoj estas io, kiujn ĉiuj bezonas. Ĉi tiu "io" havas malsamajn manierojn esti farita en malsamaj partoj de la mondo. Eskimo uzas malgrandajn striojn el haŭto-foko por ligi siajn sledojn hakilon. Vegetala fibro estas tre komuna formo de 'fadeno' inter indiĝenoj. Iuj denaskaj aŭstralianoj uzas homajn harojn, aliaj uzas tendenojn de kanguruo-kruroj.

La ŝnuron, kiu estas speco de fadeno estis unu de la unuaj instrumentoj faritaj de homo. Pli dika, servis por kaptiloj, por ŝnurligi la malamikojn, por konstrui kabanojn kaj ktp. Malpli dika, servis por retoj, por ŝnurligi la sago-pintojn, kaj ŝtonojn hakilojn, kaj poste teksita je la fabriko de vesto. Vakeroj kaj fiŝistoj teksas liajn fadenojn kiel ŝnuroj kaj retoj: la unuaj por kapti brutojn, la duajn por kapti fiŝojn. Pere ĝi oni vidas:

1) La simbola kaj ĝia riĉeco:

En antikva Egiptio, la hieroglifo de la ŝnuro je unu nura nodo, signifas la "individuo". Tamen, la fadeno simbolas revenon al la lumo, kiam ni memoras la fablon de Ariadna, kiu pruntas la fadenon, kiun ŝi teksis kun la intenco, ke Tezeo povas reveni el la labirinto post li mortigis Minotaŭron.

En la greka mitologio Parcoj teksis la "fadeno de la vivo" de ĉiu el ni, kaj kiam ili tranĉitas ĝin, finita estis la vivo. Ili nodas la fadenon, teksas ĝin laŭlonge de la vivo de ĉiu individuo. Tranĉi la fadenon: fini vian utilan tempon surtere.

Do, la ilo "ŝnuro" "fadeno", kiam unuigita, veftita kaj teksita ĝi okazigas vivon.

2) Reprezentado de la realaĵo.

Maori el Nov-Zelando, eskimoj, usonaj indianoj, afrikanoj, japanoj kaj brazilanoj teksas iliajn pecojn de fadenoj, kreante figurojn pli kaj pli figuroj, preskaŭ ĉiam je la sama maniero.

En Japanio ĝi estas "ludo de knabinoj", ludo, kiu estas estimita de plenkreskuloj; la Chugach eskimoj malpermesas, ke knaboj ĝin ludu, ĉar ili povus kurbiĝi iliaj fingroj en la fiŝkaptado-linioj, kiam ili efektive ĉasas fiŝkaptas.

3) Instruoj:

La teksado de modeloj de unu simpla maŝo de fadeno estas antikva arto. Rakontoj de la Granda Patrino araneo teksante araneaĵojn kiel retoj, kaj liniigaj studoj de kartoj pri stela navigado kaj kradoj, formas nian komprenon de la interrilato inter mito, scienco kaj matematiko.

Rakontistoj de historioj ĉirkaŭ la mondo instruas lecionojn pri dioj, spiritoj, homoj, bestoj kaj lokoj.

La navaĵoj uzis fadenajn figurojn por instrui pri la steloj. Multaj el ili estas rilatigataj al la suno, al la luno, al la steloj kaj speciale la Plejado.

4) Antaŭgardi kutimojn:

Ŝnuroj kun nodoj estis uzitaj en Peruo. La nodoj estis uzataj kiel mnemonikaj mekanismoj por helpi la memoradon de la parolaj tradicioj. Ili estis uzataj por helpi kantiston memori la kantojn de la genealogia, ke ili recitis. Ili ankaŭ estis uzitaj en ritoj. Sekvencoj de nodoj konservis la memorojn de la homoj dum ili malplivastigi la rilatojn kun iliaj prapatroj. Fadenoj kun nodoj estis uzataj je preĝo.

En Brazilo

En Brazilo, la bazaj figuroj havas nomojn kiel "koko-piedo" kaj "kapo-ĉasistoj".

En la vilaĝo Canauanim, en Roraima, estas instruata al la plej junaj indianoj de la vilaĝo, fadenigi kotonon kun ilo farita el testudo-konko. Kiam ili kunigas plurajn fadenbulojn, ili teksas hamakon, kaj per la malgrandaj restaĵoj, tiujn ne uzataj, ili ludas farante figurojn kaj magion kun iliaj fingroj.

Kalapalo, kiuj vivas en Xingu Indiĝenaj Parko, en Mato Grosso, uzas longan fadenon faritan el palma (buriti) pajlo tordita kaj ligita je la pintoj. Ili rapide teksas la fadenon kun iliaj fingroj kaj formas diversajn figurojn. Aperas animaloj, figuroj de la mitologio kaj humuraj referencoj al iliaj aktivecoj.


Foto: Ludo uzanta longan fadenon de sekaj folioj el buriti, teksante rapide, kreante malsamajn geometriajn desegnaĵojn - Vilaĝo Kalapalo Aiha - Alta Xingu - Xingu Indiĝenaj Parko - Querencia – MT

Kredito: Haroldo Palo Jr.


La geplenkreskuloj, faras kompleksajn fadentordaĵojn kaj la infanoj simplajn figurojn kun nekredebla rapideco. Infanoj plenumas tiujn fadentordaĵojn, kaj tiam transpasis ilin al la manoj de aliaj, kiuj transformos la desegnojn ĝis, ke ĝi revenas denove al lia originala formo. Krom amuza, ĉi tiu ludo disvolvas kreemon, memoron kaj precizecon.

La fadeno

La arto per fadeno hodiaŭ estas parto de la luda kultura heredaĵo de la homaro, kaj estas disvastigata en multaj landoj.

Fadenbildoj estas ludo. Ŝercaĵoj kaj ludoj havas partoprenon kaj gravan rolon tiel en la nuntempa kiel en la antikvaj kulturoj. Tiel en klasika Grekio kiel en antikva Romo la fadeno-ludo estis konata kiel reto. Heraklito estis la unua, kiu skribis pri la fadeno-ludoj en la jarcento I. La unua konata figuro, kiu celis por establi rompitan mandiblon, ĝi nomiĝis plinthios, kaj estis priskribita de Oribasius (320-400 pK) de Grekio.

La fadenludoj hodiaŭ

Fadenbildoj povas havi gravan lokon en la edukado. Instruataj per familianoj kaj amikoj malplivastigas komunikadon kaj rilatojn. Kiel instrumetodo, ĝi helpas la instruistojn atingi celojn kaj objektivojn, ĉar infanoj kaj studentoj de ĉiuj aĝoj povas profitigi de la disvolviĝo de memoro, atento, motoroj disvolviĝo kaj la kunaranĝo de la lertecoj. Ĝi ankaŭ kontribuas al la kreskado de la konfido, de la persisteco, kaj de la kapablo por solvi problemojn. Ekzistas valoro je la unuigo de la fadenbildoj en la: sociaj studoj, esprimmaniero de la artoj, scienco kaj matematiko. Ĝia praktiko estas uzita de Konsultistoj, de Profesiistoj de la Sano, de Instruistoj de Fizika Eduko, de Specialaj Edukado Instruistoj, de Okupa kaj Fizika Terapeŭtoj, kaj multaj aliaj, kiuj laboras kun infanoj en lernejoj, hospitaloj kaj klinikoj.

Nenhum comentário:

Postar um comentário