sábado, 18 de março de 2017

Antaŭe oni diradis ke ĝi faradis malbonon al la sano



Kutimo

Kafo preventas malsanojn. La sekreto estas la modero

Tiu kafeto matene, post la tagmanĝo kaj en la mezo de la posttagmezo faras nenian malbonon al la sano. Kontraŭe. La trinkaĵo preventas malsanojn de la koro, ekzemple infarkto kaj misritmo. Estas kio diras la serĉadon faritan kun 129 mil da personoj dum du jardekon de la Universitato Aŭtonoma de Madrido, en Hispanujo. Por la virinoj, de kvar ĝis kvin tasoj potage reduktas la ŝancoj je 34%. Por la viroj, kvin tasoj signifas probablecon 44% malpligrandan.

Oni ne scias ankoraŭ la mekanismon. Unu hipotezo estas, ke la kafeino batalas kontraŭ la inflamo de la ĉelaroj asociantaj al la komencaj staĝoj de la malsanoj. La studo estis publikigita en la scienca revuo Annals of Internal Medicine. Tio ne estas ĝuste surprizo. Aliaj novaj serĉadoj montras bonfarojn de la kafeino en multaj aliaj situacioj pri sano. La substanco:
- preventas la kanceron de la haŭto
- malpliigas la atakon de la malsano de Alzheimer
- ne malprofitigas la gravedecon.

Multaj bonfaroj de kafeino estas kaŭze de sia antioksida ago, t.e. al sia kapablo batali kontraŭ la liberaj radikaloj, kiuj kaŭzas maljuniĝon de la ĉelaroj. La kafeino inhibicias la ricevantojn de la adenozina hormono en la cerbo, neebligante la malpliiĝon de sanga tensio kaj de la temperaturo. Tial oni diras ke la substanco rapidigas la metabolon. La kuracistoj akordas, kiam ili asertas, ke kafeino sole kaŭzas malbonan al la organismo en okazo de eksceso. La problemo estas la kriterio de ĉiu serĉisto. Por la kuracistoj de Universitato Aŭtonoma de Madrido, la limo estas alta: ĝi superas sep ĉiutagajn tasojn.

Fonto: Revista da Semana. Edição 42, Ano 2, nº 24 – página 29. Editora Abril – 26/6/2008 – el Brazilo

Tradukis Esperanten: José Roberto Ruiz

Reviziis: Antônio Carlos Rodrigues Prado

Nenhum comentário:

Postar um comentário