terça-feira, 14 de março de 2017

Alianco de paradoksoj



Artoj

Ekspozicio

Ekspozicio mapigas la interŝanĝon inter Venecio kaj Islamo

"Alianco de paradoksoj." Tiel Roderick Conway Morria, de la Internacional Herald Tribune, difinas la valoraĵojn kunigitajn en la ekspozicio Venecio kaj Islamo: 828 - 1797, okazanta en tiu itala urbo, en Palaco Doĝo. La artaĵoj, pli ol 150, inter pentraĵoj, tapiŝoj, mapoj, libroj, vitraj kaj feraj aĵoj, krom aliaj objektoj, kovras ankaŭ la periodo de preskaŭ mil jaroj "en kiu la urbo de la kanaloj estis la likva limo inter la kulturoj de Eŭropo kaj de la Islama Mondo", skribas Sylvia Poggi en National Public Radio inter-reta paĝo, de Vaŝington.

En strategia pozicio, la antaŭposteno de la Bizanca Imperio de Okcidento, pli ol la komerca interŝanĝo movita de silko kaj de spicoj, impulsis "reciprokan influon sur la ideoj, kutimoj kaj kulturo" de la du popoloj. La ekspozicio estis dividita en kvin temaj partoj, kronologie ordigitaj ekde "de la alveno de la cindroj de Sankta Marko, ŝtelitaj en Aleksandrio de du komercistoj", raportas Tribune, la ekspozicio montras per siaj verkoj "kiel la artistoj kaj metiistoj de la urbo uzis dekoraciajn teknikojn kaj materialojn kaj stilojn disvolvitajn en la muzulmana mondo", kiel la vitroj de Murano. La ekspozicio en Venecia okazos ĝis la 25-a de Novembro.

Fonto: Revista da Semana. Edição 2, Ano 1, nº 2 – página 35. Editora Abril – 10/9/2.007 – el Brazilo.


Tradukis Esperanten: José Roberto Ruiz
Reviziis: Antônio Carlos Rodrigues Prado

 

Nenhum comentário:

Postar um comentário