sábado, 18 de março de 2017

Algoj praaj plantoj: miriga nutraĵo

La naskiĝo de la pravivuloj

Laŭ teorio de kelkaj famaj sciencistoj, en la komenco la Tero estis pangeo*, kaj ekzistis unu sola kontinento.

Dum sekva dilatiĝo, la pangeo dispartiĝis per ritma alternado de dilatiĝo kaj kuntiriĝo.
Estas fakto ke antaŭ miliardoj da jaroj grandegaj erupcioj de vulkanoj okazis. Kaj el pliparto de la vulkanaj gasoj devenis la praatmosfero; per kemiaj procesoj naskiĝis poste la unuaj plej simplaj pravivuloj.

Pro la mortigaj ultraviolaj radioj la tiutempaj primitivaj unuĉelaj organismoj devis vivi en akvo. Ili ne povis uzi la energion de la sunradioj, sed nur kemian energion. Kreiĝis poste ekrano de ozono (stato modifita de oksigeno), kiu ne tralasas la ultraviolajn radiojn, sed absorbas ilin. Kaj tiu ekrano de ozono permesis al la vivuloj kreski kaj evolui sur la Tero.

La transiro de la kemia energio al la utiligado de la sunradia energio t.e. fotosintezo, estis gravega evento en la historio de nia planedo. Fotosintezo estas sintezo de kemiaj substancoj per klorofilaj plantoj, kun la helpo de la luma energio.

La algoj: origino de la vegetala regno

Inter la unuaj pravivuloj, la algoj ludis eksterordinaran rolon, kaj ili naskis la vegetalan regnon. Sen radikoj, floroj kaj semoj, kiujn la aliaj superaj plantoj posedas, la algoj migris sur la Tero per nekredebla evolua forto kaj adaptopovo. Ili estis ĉiam determina nutrobazo por la akvaj animaloj; ili iĝis la humo necesa por la vivo de la superaj plantoj; ili riĉigis la atmosferon je oksigeno.

Blualgoj, brunalgoj, ruĝalgoj, verdalgoj estas plej konataj; sed multegaj estas la specioj de algoj (ĉirkaŭ 40 000), el kiuj la plej multaj vivas en akvo sala aŭ dolĉa.

AFA: sovaĝa kaj miriga

La sovaĝaj plantoj havas pli vivpovan forton ol tiuj kiuj estas kultivataj, kaj ili pli efike kontraŭstaras al eksteraj atakoj. Virusoj kaj bakterioj preferas kultivitajn grundojn kaj malfacile ili trafas la organismojn, kiuj estas nutrataj per sovaĝaj plantoj.

Kiel dirite, de la komenco de la vivo sur la Tero la algoj estis la bazo de la nutrado por ĉiuj vivantaj estaĵoj, kaj en si mem la algoj havis kaj havas ĉiujn nutrajn elementojn, kiuj estas bezonataj de la vivuloj.

En la lago Upper Mamath, Oregonio, Nord-Ameriko, kreskas la algoj AFA (Aphanizomenon Flos-Aquae). Ili komencis disvolviĝi kaj evolui en tiu lago antaŭ ĉirkaŭ 7000 jaroj.

Sekve de grandega erupcio de la monto Mazama, amaso da minerala enhavo, kiu estis en la internaĵo de la Tero, estis alten ĵetita kaj poste ĝi falis sur la surfacon de la montaro, kaj riĉigis la grundon je ĉiuspecaj mineraloj. Krome surfacaj kaj subteraj riveroj portis amason da pura akvo kaj nutrajn elementojn al la lago.

La ĉi-supra panoramo montras kial la algoj AFA estas tiel gravaj al la homa nutrado, en kiu ofte mankas naturaj elementoj.

La ĉefaj ecoj de la algo AFA

La diversaj specioj de algoj havas precipajn ecojn. Sinteze, la ĉefaj ecoj de la algo AFA estas la jenaj:

- pliiĝo de energio, de fizika vigleco, de mensa Mareco;
- malpliiĝo de streso;
- kontraŭdeprima;
- plifortiĝo de la imuna sistemo;
- normaliĝo de la metabolo de la grasoj kun sekva malpliiĝo de la korpa pezo;
- rejuniĝo de la haŭto kaj de la tuta organismo;
- malpliiĝo de la kvanto da kolesterolo;
- ili protektas la organismon kontraŭ la difektoj de la liberaj radikaloj.

Ne nur en la estinteco la algoj estis esenca nutraĵo por la vivuloj; kaj ili estas nutra mirinda helpo al la nuntempaj estaĵoj. Sed tempo venos kiam oni devos aldoni la algojn vastskale al la homa nutrado pro la tre malmultekostaj proteinoj kaj la aliaj substancoj, kiujn ili enhavas; kaj ili estos necesaj por la homaro, kiu iĝas pli kaj pli multnombra kaj malsata.

* La vorto pangeo devenas de la greka, "pan" ĉio, kaj "ge" tero

Fonto: Esperantista Vegetarano – 2003.

Skribita de Federiko Ĉerruti

Nenhum comentário:

Postar um comentário