terça-feira, 28 de março de 2017

Tangramo




Oni ne scias kiam precize la Tangramo aperis en Ĉinio unuafoje. Tamen, ĝia nomo ĉine – Tch’i Tch’ia pan – datiĝi ekde la 7-a jarcento a.K., kaj signifas “Tabulo de la Sep Saĝecoj”, ankaŭ konita kiel “Tabulo de la Sep Subtilecoj”.

La Tangramo estas ludo elpensita jam de multaj jarcentoj kaj uzita de infanĝardeno ĝis majstraj klasoj pro sia variebleco por elvolviĝado de lertecoj kaj por esploro de sciaro, ĉar per ĝi eblas reprezenti preskaŭ ĉiujn ĉirkaŭajn objektojn.


Pluraj lertecoj povas elvolviĝi per Tangramo, ekde la fleksebleco, estimo, spacimago, klasifikado, reversebleco, ĝenerala memoro, ĝis tiuj rilataj al erarsuperigo, la rezisto al frustriĝo kaj persisto. Tiuj lertecoj, kiuj evidentiĝas lude, estas necesaj ankaŭ por komputillernado, por elvolviĝo de projektoj kaj por uzado de teknologio.

La kvadrato el kiu la Tangramo aperas ankaŭ servis kiel bazo por kelkaj ludoj kiel ŝako kaj damludo.


La Tangramo formiĝas per sep pecoj, inter kies randoj estiĝas ĝustaj proporcioj, kiel montras la figuro. Oni povas fari ĝin per papero aŭ kia ajn materialo, aŭ kia ajn koloreco.

Por la figurformiĝo nepre uzos ĉiujn sep pecojn. Se abstraktaĵo, eblas lasi interspacojn.

Ligna puzlo



Enigmo kreita de antikvaj japanaj lignaĵistoj


Laŭ oni kredas, tiu tipo de puzlo estis elpensita kiel metia ekzerco projektita de antikvaj japanaj lignaĵistoj cele al instruado por ke siaj lernantoj faru malsimplajn kunigojn, kies kavaĵoj estu precize alkunigitaj.

Post disigita, tiu tipo de puzlo estos tre malfacile rearanĝita, ĝuste pro tio oni konsideras ĝin kiel fascina problemo por la adeptoj de tiu ludilo.

Por munti la puzlon, sekvu tiujn procedojn:


1. Kunigu du blokojn B, per ĝiaj pintoj – Fig. 1.

2. Glitigu la restantan blokon B tra la truo inter lu du aliaj, kun la faco kun kavaĵo turnita supren – Fig. 2.

3. Nun kunigu la du blokojn C – Fig. 3.

4. Fine, plenigu la konstruadon glitigante la blokon A tra la restanta truo – Fig. 4.

Kiel fari paperon



Profitu ni libertempon kaj ludu farante paperon. Jes, ja!

Materialoj

Por fari paperon mane, vi bezonos kelkajn aferojn facile akireblajn:

1. Via krudaĵo estas uzitaj paperoj. Profitu malnovajn kajerojn, uzitajn kovertojn, pakaĵajn paperojn kaj eĉ superbazarajn saketojn. Antaŭvidu la rezulton: se vi uzos blankajn paperojn, tial blanka estos via papero. Se vi uzos buntajn paperojn, tial iakolora estos ankaŭ via papero.

2. Prunteprenu miksilon, sitelon kaj plastan pelvon. Poste, vi redonu ĉion je perfekta stato.

3. Vi bezonos du samgrandajn lignajn kadrojn. Petu al iu helpi vin fari ilin. Sur unu el tiuj kadroj, vi streĉos etmaŝan nilon- aŭ drattolon.  La nilontolo povas esti el tiuj por ŝirmi kontraŭ insektoj, aplikeblaj al fenestroj. La drattolo povos esti prenita el tre etmaŝa kribrilo.

4. Kaj laste, vi bezonos tukon.

Procedoj

1. La unua procedo estos prepari la muldilon. Streĉu bone la tolaĵon de nilono aŭ drato, sur la unua kadro. Krampu ĝin per najletoj aŭ krampilo. La alian senretan kadron vi devos surmeti sur la unuan je la momento kiam vi faros la paperon, kunigante ilin per la flanko de la tolo.

 
2. Plenigu per akvo la sitelon kaj enigu en ĝin la paperojn de vi selektitajn, post ilia elŝirado laŭ etaj pecetoj.


3. Metu tason da paperaj pecetoj en la miksilo plenigitan de akvo. Ŝaltu ĝin kaj diru la nombrojn de unu ĝis dudek. Vi ekhavos paston kvazaŭ kremon de jahurto.


4. Metu tiun miksaĵon en la pelvon kaj ripetu la procedojn ĝis plenigi la plastan pelvon. Tiu estas la pasto, kiun vi bezonas por fari vian paperon.


5. Enigu la muldilon vertikale en la pelvon kaj flankenturnu ĝin, ĝis kiam ĉiuj partoj siavice enprofundiĝis. Post tio, revenigu la muldilon ĝis la supraĵo. Ĝi estos plenigita de pasto. Ju pli maldikan paperon vi preferas, des pli vi diluu la miksaĵon de la pelvo.


6. Tenu la muldilon horizontale kaj skuu ĝin iomete por ke elfalu la akvo. Post kelkaj sekundoj, la folio de papero ekformiĝos en la tolaĵo.


7. Retiru la supran kadron. Ekklinu malrapide la malsupran kadron por elfluigi pli da akvo, ĝis kiam ĉesu la gutado. Ne miru pri la dikeco de la folio, kiun vi ĵus faris. Grandparto de tio, kion vi vidas, estas nur akvo, kiu poste ankoraŭ malaperos.


8. Tre zorge, turnu la muldilon kun la formita folio sur tukon, premante ĝin delikate. La folio eskapas de la tolaĵo kaj liberigas la muldilon por pliaj uzoj. Kovru la paperfolion per la randoj de la tuko, kaj laŭvole vi povos fari plian.


9. Por elfluigi la akvon de la papero estos necese forte premi ĝin, kaj tio estas tre facila. Metu tabulon sur la tuko kaj suriru ĝin. Faru tion en kuirejo aŭ banejo, ĉar la akvo elfluigita malsekigos la plankon.


10. Post tio, atendu la morgaŭon. La folio devas resti sur la tuko ĝis plensekiĝi.  Se la tago estos suna, sunumu la tukon sur fenestro por ĝia pli rapida sekiĝo. Se vi volos pli haste fari, gladu per varma gladilo tukoparton kovrantan la peperon.


11. Alia maniero fari ton estas premi la tukon per rulpremilo por elfluigi la akvon.


12. Kiam la folio plensekiĝos, vi povos apartigi ĝin de la tuko kaj laŭplaĉe uzi.


Ĝin pretiginte, vi ekhavos belegan paperan folion manfaritan. Manfaritan de vi!