terça-feira, 24 de outubro de 2017

Komparo de Vaastu Shastra kaj Feng-Shui

Estas imperativo, ke la du konataj metodoj de orienta dezajno - Fengŝui (*) (Ĉinio) kaj Vaastuŝastra (*) (Hindujo) estas komprenitaj en taŭga perspektivo, ĉar ambaŭ disciplinoj difinas la rilaton inter homo kaj kosmo.


En la ĉina lingvo Feng signifas venton kaj Ŝui signifas akvon, tiel implicante, ke la tekniko ampleksas la ekvilibron inter la kosma elemento “akvo” kaj kosma kvalito "vento" en sistemo por atingi harmonion kun la kosmaj fortoj. Fengŝui kaj Vaastuŝastra ambaŭ celis forigi obstrukcojn tiel, ke la energio povas flui libere tio, kio kreas median harmonion.

Fengŝui estas scienco, kiu entenas astronomion, geografion, medion, magnetajn kampojn kaj fizikon. Fengŝui ne estas religio aŭ superstiĉo – la moderna scienco pruvis esti kompleksa matematika sistemo. Vaastuŝastra havas difininitajn definojn - Vaastu signifas loĝejon aŭ domo kaj Ŝastra signifas sciencon aŭ teknologio, tio estas, ĝi estas la scienca metodo de konstruado de domoj.

Vaastu estas unu el la plej malnovaj sciencoj de arkitekturo kaj havas specifajn regulojn, regularoj kaj gvidlinioj, establitaj de saĝaj homoj de la vedaj tempoj. Por la nuna socio estas la ampleksa kaj evoluigita filozofio de konstruaĵo. Laŭ Vaastu direktoj, lokoj, formoj kaj internoj estas la ĉefaj aspektoj de la konstruaĵo dezajno.

Vaastuŝastra konsideras, ke domo estas viva animo enhavanta prana. La Fengŝui skriboj indikas akvon, fajron, lignon, oron kaj teron kiel la kvin bazaj elementoj formante la tutan universon kun vento kiel la speciala kvalito atingebla per tiuj elementoj.

La Vaastuŝastraj Skriboj substrekas, ke ĉiu vivanta kaj ne-vivanta ento, rilate al la tuta mondo, estas kreita el la Panch-Maha-Bhutas - tero, akvo, fajro, vento kaj etero. La "Etero" estas konsiderata la plej grava elemento en ĉi tiu sistemo, ĉar ĉiuj eblaj transformoj de ĉiu elemento al alia devas esti kondukitaj nur per Akashtatva. Vaastuŝastra havas propran Vaastu-Ĉakra Sistemo, kiu estas uzata kune kun Astrologio; Astronomio kaj Yogaŝastra por la selektado de la loko, kaj magneta kompaso determinas la direktan aspekton. Interese, ambaŭ sistemoj usas la Nordosuda (NS) por orienti la strukturon.

Fengŝui konsideras la tero, kiu havas duberuĝan aŭ dubeflavan grundon kiel bona geomancia lando. Vaastuŝastra konsideras landon kun bunta blanka kaj flava tero pro la konstruado de domo. La ruĝa grundo estas tolerata de Vaastuŝastra, sed loko kun nigra grundo ne estas favora por konstrui, ĉar tia lando estas inklina al problemoj pro akvo - media polucio. Fenŝhui insistas, ke akvon devas flui antaŭ la ĉefa enirejo de la domo. Ne estas prefera direkto de akvofluo jam, ke Fengŝui permesas la lokigon de la ĉefa enirejo en iu ajn direkto, dependante de la jaro de naskiĝo de la posedanto de la domo. Vaastuŝastra, aliflanke konsideras la fluo de akvo je la direkto al Nordorienta (NE) direkto, kiel utila faktoro por Vaastu kun luna formo (Chandrakar) Nordorienta (NE), direkta fluo kiel indikilo por kadro kaj prospero.
  


Granda diferenco en ambaŭ temoj rilatas al la direkto de la malfermoj de la ventumilo. Fengŝui konsideras Nordo (N) kiel malbona kaj preferas la Sudan (S) direkton por malfermoj de fenestro. Kontraste Vaastuŝastra diras, ke la pozicio de la fenestroj devu esti en la Nordoriento (NE) aŭ nur en Nordorientaj (NE) direktoj. Fengŝui klopodas provizi al la familioj protekto kontraŭ flava polvo kaj sablo, ke la ĉina kontinento ricevas de la dezertoj situaciita ĉe Norda limo (N) de tiu lando. Vaastuŝastra sekvas la scienca logiko, kiam da elekto de la direktoj de la fenestro, en la senco de tiu, kiu konsideras la bonajn efektojn de la matena sunlumo.

La lokalizo kaj projekto de la ĉambro en Fengŝui estas bazitaj sur la tradicia krado Le-Shu de naŭ kvadratoj, kiu atribuas malsamajn direktojn. En Vaastuŝastra la lokalizo de la ĉambroj estas determinata en la Vastu Purush Mandal, konsistante de naŭ kvadratoj influitaj de la suna vojaĝo en ĝiaj diversaj fazoj. Ekzistas ankaŭ diferencoj inter la du antikvaj artoj. En Vaastuŝastro, norda direkto estas ĝenerale konsiderita aŭspicia, ĉar estas konsiderita kiel fonto de magneta energio. La orienta direkto ankaŭ estas konsiderita aŭspicia, ĉar tiu direkto estas la fonto de la suna energio (suno). Kontraste, en Fengŝui, norda direkto estas ĝenerale konsiderata kiel malaŭspicia. Tio estas, ĉar en Ĉinio, la norda direkto estas, kie la sabloj kaj la malvarmaj ventoj de Mongolio blovas. En Fengŝui, la sudo kaj la sudorienta direkto estas ĝenerale konsiderita aŭspicia, ĉar la varmego de la suno povas esti sentata de ĉi tiuj direktoj.

Pro la diferencoj en iliaj filozofioj, ekzistas ankaŭ gravaj diferencoj en siaj praktikoj. En Vaastuŝastro, la forno de la kuirejo normale devas esti metita dekstren, dum la lavujo devas esti metita maldekstren. En Fengŝui, la baza principo de la kuireja forno kaj lavujo estas, ke ili ne devus esti unuj kontraŭ la alia. Cetere, en Vaastuŝastro, dormi kun la kapo en la Suda aŭ Orientaj direktoj estas konsiderata aŭspicia, dum en la Fengŝui, la direkto de dormo devas ĝenerale esti laŭ la aŭspiciaj direktoj de la persono. En Vaastuŝastro, grandaj aŭ pezaj meblaroj kiel sofo, televido, radio, ktp., devas esti metitaj en la sudon aŭ okcidentan direkton de la domo. Ĉi tio lasos pli da spaco en la Nordo kaj Orienta regiono - konsiderita aŭspicia. En Fengŝui, ĉi tiuj mebloj devas esti metitaj en la Norda sektoro, rekte antaŭ la Suda aŭspicia sektoro.

La tutmonda interrilato certigis, ke ĉio, ekde ŝuoj ĝis robo kaj televidprogramoj, estis faritaj havebla al hindaj hejmaj de fremdaj landoj. Kune kun konsumaj produktoj kaj aliaj servoj, ekzistis ankaŭ kulturaj influoj interŝanĝataj/dividitaj inter kontinentoj. Ne mirinde do, ke Fengŝui laŭiris la vojon al Hindujo.

Kiam Fengŝui venis al Hindujo, estis tiuj, kiuj tuj kaptis lin, pli pro la sorĉo ol la vera aŭtenteco malantaŭ la scienco. Persista komerco kaŭzis, ke Fengŝui disvastigis sian konscion inter pli granda publiko. Kaj kun tio venis multaj miskomprenoj, mitoj, falsaj kredoj superregante pro ĉiu konstruante Fengŝui laŭ via perspektivo. En Hindujo, la Fengŝui tuj estis komparita kun Vaastuŝastro. Du sciencoj, jarcentoj malnovaj, ili estis komparitaj per siaj avantaĝoj kaj malavantaĝoj, de personoj, kiuj ne sciis bone la sciencojn. La rezulto, kompreneble, ne estis konkludiga ... Ambaŭ Vaastu kaj Fengŝui estas antikvaj sciencoj de Hindujo kaj Ĉinio, respektive, kaj provas atingi la komunan celon harmoniigi la naturon kun la vivantoj. La celo estas la sama, kvankam la metodo estas malsama. La scienco temas preskaŭ pri la sama, kvankam malsama aplikado.

Vaastu signifas la loĝejo aŭ hejmo kaj Ŝastro signifas la teknologion aŭ metodon. Tiel, Vaastuŝastro tradukas la metodon aŭ mekanismon por konstrui (bonan) domon kaj donas la gvidliniojn por fari favoran loĝejon. Vaastuŝastro estas kutime aplikata en limigita premiso, tiel estas: domo, konstruaĵo, butiko, fabriko, ktp. La ĉefa celo de la apliko de Ŝastro estas krei ekvilibron inter la konsiderata loko kaj la ekstera medio. Vaastuŝastro en la hinduja kunteksto estas grava kiam de la konstruado. Oni kredas, ke se domo estas konstruita laŭ la Ŝastro, tiam tiu aparta domo neniam alfronti seriozajn problemojn de sano kaj mono kaj familianoj vivos harmonie. La TEMPO aŭ la LOĜANTO ne limas Vaastuŝastron. Tio signifas, ke Vaastu-principoj povas esti aplikataj, kiam ajn aŭ en ajna jaro por ajna persono, kiu vivas en iu loko en la sama normigita maniero. (Ĉu tio signifas, ke ĉiuj loĝantoj de konstruaĵo konstruita laŭ la principoj de Vaastu ricevas saman sorton?)

Ankaŭ Fengŝui celas atingi tiun ekvilibron inter la ekstera medio kaj la "vivo". La diferenco estas, ke Fengŝui estas farita ne nur en la "hejmo", sed ĝi ankaŭ estas por ĉiuj individuoj, kiuj vivas en tiu loko. Estas tre facile noti, ke ne ĉiuj homoj vivantaj sub la sama tegmento farita de Vaastu profitigas sin de la sama grado de avantaĝoj. Tie estas, kie la principoj de Fengŝui povas esti aplikitaj al individuoj, kiuj vivas kun ĉi tiu kondiĉo. Fengŝui korpigas la tempan faktoron kaj, sekve, kun la ŝanĝo de tempoj, la "rekomendoj" faritaj de konsultisto de Fengŝui ankaŭ ŝanĝus depende de la periodo, en kiu la principoj estas aplikitaj. Fengŝui ankaŭ konsideras la personon, pri kiu la "rekomendoj" estas estantaj aplikitaj, kaj denove la "rekomendoj" eble povas varii de individuo al individuo je certa loko kaj certa tempo.

La Vaastu estas kutime rigida koncerne al la naturo kaj ĝiaj reguloj. Fengŝui proponas fleksebleco laŭ la manieroj pot resanigi malharmoniojn inter naturo kaj la individua aŭ malpligrandigi negativajn efikojn. Ambaŭ sciencoj necesas esti komprenita je larĝa perspektivo antaŭ ol decidi, kio estas la plej bona elekto por vi.

Dum la debato Vaastu - Fengŝui povas interesi iuj, oni observas, ke la principoj regitaj en tiuj sciencoj devas labori, kaj ĉiam laboras, sendepende de la kredo de la individuoj en tiuj sciencoj. Estus mirinde, se seriozaj profesiistoj povis vicigi tiujn sciencojn kaj integri ilin kiel kunmetita scienco por la bono de la moderna generacio.

Ambaŭ sciencoj, kun jarcentoj de historio, estis viktimoj de superstiĉoj, falsaj interpretoj de la fundamentaj principoj (precipe de la tiel nomataj praktikantoj) kaj estis pli uzataj en "oportuneco" ol en iliaj veraj spiritoj.

La ĉefa diferenco estas, ke parto de la teorio de la Fengŝui estas bazita sur regiona zorgo, ke sabloŝtormoj, blovanta de la nordo, faris nordan enirejon al la hejmo neakceptebla, dum Vaastu favoras la enirojn en la nordo kaj oriento. Vaastu baziĝas sur scienco. Fengŝui estas bazita sur konsideroj de lokaj geografioj kaj tradicioj. Ambaŭ uzas la kvin elementojn; tamen, Vastu uzas teron, akvon, fajron, aeron kaj spacon; dum Fengŝui anstataŭas la teron kaj la spacon por ligno kaj metalo.


(*) Noto: Por simpleco mi anstataŭtigis la vortojn Vaastu Shastra kaj Feng-Shui por vaastuŝastra kaj fengŝui respektive en la teksto.

segunda-feira, 2 de outubro de 2017

Pri la Fundamento



Esperanta/Portugala

Enhavo

1. Enkonduko
2. Antaŭparolo
3. Gramatiko
4. Ekzercaro de la lingvo internacia «Esperanto»
5. Solvoj
6. Vortareto – Esperanta/Portugala

1. Enkonduko

"Pri La Fundamento" estas kurso kies ĉefa celo estas konatigi vin kun la plej grava dokumento de la lingvo Esperanto, nome la Fundamento de Esperanto.
"Sobre o Fundamento” é um curso cuja principal finalidade é te familiarizar com o documento mais importante da língua Esperanto, de nome Fundamento de Esperanto.

Estas ĉiam risko ke lingvo, kiu estas uzata en ĉiuj mondopartoj, disiĝas en malsamajn dialektojn. Krome, ekzistas tiaj homoj, kiuj konstante volas fari ŝanĝojn en "planlingvo" kiel Esperanto. Tiaj ŝanĝproponoj riskas rezultigi senfinajn diskutojn malstabiligon de la lingvo.
Há sempre o risco de que a língua que é usada em todas as partes do mundo se desmembre em diferentes dialetos. Além disso, existem pessoas que querem constantemente fazer mudanças em uma "língua planejada" como o Esperanto. Tais propostas de mudança correm o risco de resultar em discussões sem fim ou até mesmo desestabilização da língua.

Por eviti aperon de dialektoj, subitajn ŝanĝojn en la lingvo kaj kverelojn ĉirkaŭ ĝi, Zamenhof en 1905 prezentis la libron Fundamento de Esperanto. Tiu dokumento multe helpis kaj daŭre helpas al kreado de stabila kaj harmonia evoluo de "Lingvo Internacia".
Para evitar o aparecimento de dialetos, mudanças súbitas na língua e querelas em torno dela, Zamenhof em 1905 apresentou o livro Fundamento de Esperanto. Esse documento muito ajudou e continuamente ajuda a criação de uma evolução estável e harmônica da "Língua Internacional".

En la antaŭparolo de la verko, Zamenhof skribas: "... la «Fundamento de Esperanto» devas troviĝi en la manoj de ĉiu bona esperantisto kiel konstanta gvida dokumento ...". En la realo tamen ne estas tiel ke ĉiu esperantisto tralegis la Fundamenton, scias pri ties ekzisto! Sed, ni opinias ke estus tre bone se ĉiu uzanto de lernu!, kiu serioze aliras Esperanton, scius pri la Fundamento kaj konus la plej gravajn partojn de ĝi. Pro tio, tiu ĉi kurso.
No prefácio da obra, Zamenhof escreve: "... o «Fundamento de Esperanto» deve se encontrar nas mãos de todo bom esperantista como um constante documento guia ...". Na realidade não é, entretanto, de tal modo que todo esperantista leu todo o Fundamento, ou até mesmo sabe de sua existência! Mas nós opinamos que seria muito bom se todo usuário de lernu! que se aproxima do Esperanto com seriedade soubesse sobre o Fundamento e conhecesse as partes mais importantes dele. Por causa disso, este curso.

Respekton al vi kaj al la Fundamento!

Fonto: Lernu.net


 

quarta-feira, 6 de setembro de 2017

Historio de Esperanto en Ribeirão Preto



(Urbo – Ribeirão Preto; Ŝtato – San-Paŭlo; Lando – Brazilo)


(14.12.1966) – Lilia Carvalhais, Maria Emilia Barbone, Elizabeth P. Suassuma, José Pedro Miranda, José de Freitas Ramos, Osvaldo de Arruda Stein, Arthur Soldatti, Valdir Pires, Gilberto de Mello Brigagão, Manoel Moacir Sisccatti, Leda Freitas Ramos.

En Ribeirão Preto, aperis organizitaj esperantistaj grupoj ekde la sesdekaj jaroj, malgraŭ tio, ke jam ekzistis antaŭe esperantistoj en la urbo.

Leĝo nº 1414 de la 5-a de junio 1964 – Kreas la Municipan Kurson de Esperanto ĉe la Municipa Gimnazio Dom Luiz do Amaral Mousinho. – Welson Gasparini – tiama Municipa Urbestro.

En la sesdekaj jaroj aperis preskaŭ ĉiutage artikoloj pri Esperanto en la ĵurnaloj “A Cidade”, “Diário da Manhã”, “Diário de Notícias” kaj “O Diário”, kun ĉirkaŭ 108 publikigitaj artikoloj, skribitaj de José P. Miranda, Appio, C. Guerra, inter aliaj; okazis ankaŭ informoj en lokaj radi-stacioj, malpli oftaj, kaj kvin intervjuoj en la radistacioj PRA-7, Cultura, Brasiliense, ZYR-79 kaj Colorado.

En la 6-a de aŭgusto 1966, okazis la unua kunveno de esperantistoj en Ĝenerala Asembleo en SESC, strato Tibiriçá nº 50, kun partopreno de 58 homoj el Ribeirão Preto, São Paulo, Mato Grosso, Ubatuba. Gvidite de Elizabeth Suassuna estis kantata la Esperantista Himno fare de la lernantaro de Kurso de Esperanto instruita de Maria Emilia Barboni en la Gimnazio Apostolo Paulo, kiu ekde 1963 estis realiganta tiajn kursojn. Tiam oni ektuŝis la eblecon fondi la RIBEIRÃO PRETO ESPERANTO-KLUBON.

Ses esperantistoj de Ribeirão Preto partoprenas en la 1-a Brazila Kongreso de Studantoj de Esperanto okazinta de la 9-a ĝis la 12-a de junio 1966 en Uberlândia. Ekde tiu kongreso José Pedro Miranda (23.7.1930 – 17.7.1999) ĵurnalisto, verkisto, filologo kaj esploristo de la historio de Ribeirão Preto ekintensigis sian laboron por Esperanto, partoprenante de la fondo de: RPEC – Ribeirão Preto Esperanto-Klubo, IERP – Instituto de Esperanto de Ribeirão Preto, ABE – Brazila Akademio de Esperanto, ABEPE – Brazila Asocio de Pedagogiaj Studoj de Esperanto. La esperantisto José Pedro Miranda ankaŭ estis fondinta membro de la ĝis nun ekzistanta - ALARP – Akademio de Beletroj kaj Artoj de Ribeirão Preto - (la 13-an de novembro 1981). Rimarko: Malgraŭ la ekzistantaj mencioj pri IERP, ABE kaj ABEPE ĉe notoj de José Pedro Miranda, ne estis trovitaj oficialaj dokumentoj pruvantaj ilian fondon.

En la 13-a de decembro 1967 José Pedro de Miranda estis komisiita kiel Delegito de UEA – Universala Esperanto-Asocio – por Ribeirão Preto. Samtempe li estis komisiita kiel fakdelegito por Heraldiko, Ĵurnalismo kaj Turismo.

En la 15-a de decembro 1966 oficiale stariĝis Ribeirão Preto Esperanto-Klubo, kun sidejo en la strato Tibiriçá, nº 50, en loko apartenanta al SESC (en la protokola libro, estas registritaj 107 fondintaj societanoj). Tie oni instruis kursojn de Esperanto je niveloj baza, meza kaj supera. En la 19-a de marto 1968 la klubo translokiĝis al luita sidejo en la strato Florêncio de Abreu nº 1154, kie ĝi funkciis dumtempe, translokiĝante al la strato Visconde de Inhaúma, en la sidejo de la Societo Legião Brasileira (Biblioteko) ĉambro nº 1, edifico Padre Euclides. Jen kelkaj prezidantoj de RPEC: Prof. Osvaldo Arruda Stein, Antonieta Almeida Miranda, Manoel Moacir Sisccatti.

 Ribeirão Preto Esperanto-Klubo (1966)


Estas menciite ke en la 6-a de julio 1968 fondiĝis la Organizado de la Esperantista Junularo de Ribeirão Preto.

MUNICIPA LEĜO Nº 2.215 – de la 9-a de maio 1969 – Konsideras laŭ municipa publika utileco “Ribeirão Preto Esperanto-Clube”. – D-ro Antônio Duarte Nogueira – Municipa tiama urbestro.

Lokoj kie okazis kursoj de Esperanto:

- Municipa Lernejo Dom Luiz do Amaral Mousinho – Municipa Kurso de Esperanto.
- SESC – Sociala Servo de Komercado – Populara Kurso de Esperanto.
- Eduka Metodista Kolegio – Kursoj elementa, baza, meza kaj supera.
- Kolegio Apostolo Paŭlo – Kurso elementa, baza kaj meza.
- IERP – Instituto de Esperanto de Ribeirão Preto.
-ABEPE – Brazila Asocio de Pedagogiaj Studoj Pri Esperanto.
- SORIL – Societo de Lingvistiko de Ribierão Preto (La sidejo estis en la Municipaj Muzeoj).
- ABC – Brazila Asocio de Kursoj.
- LBV - Legio de Bona Volo.

De 1991 ĝis nun Manoel Moacir Sisccatti estas Delegito de UEA – Universala Esperanto-Asocio por Ribeirão Preto. Li estis faka delegito de 1970 ĝis 1975, denove de 1989 ĝis nun. De 1992 ĝis nun la urbo havas kiel vicdelegiton Neusa Priscotin Mendes, kiu ankaŭ estas fakdelegito.

De 1980 ĝis 1987 estis delegito de UEA por Ribeirão Preto Júlio da Costa Feliz, kies edzino Eny Mello Feliz estis dumtempe tiam ankaŭ fakdelegito.

Pro influo de tiu geparo en la 80-aj aroj homoj grupiĝis por neformale kunlerni Esperanton en “Casas de Betânia”, en la kvartalo Ipiranga, en posttagmezoj de sabatoj. Tiu grupo prenis neoficiale la nomon Esperanto-Laborgrupo Verda Sukerkano de Ribeirão Preto kaj realigis esperantajn bazajn kursojn en Spiritismaj Centroj Unuiĝo kaj Karitato kaj en Amo kaj Elaĉeto, krom organizi Esperantan Ekspozicion en Regiona Junulara Renkontiĝo de Spiritistoj en 1985 – COMENESP.

Sub respondeco de Esperanto-Laborgrupo Verda Sukerkano, partnere kun EASP – Esperanto-Asocio de San-Paŭlo – en Ribeirão Preto en la 15-a, 16-a kaj 17-a de novembro 1991 estis realigitaj la 15-a Renkontiĝo de Esperanto de la ŝtato San-Paŭlo kaj la 4-a SINI – Semado Inter Niaj Infanoj.

En junio 1992 (jaro en kiu kreiĝis ĝia Departemento de Eperanto), o IHFL – Homeopatia Instituto François Lamasson, en sia Informa Bulteno – Jaro V - nº 12 – anoncas la 1-an Kurson de Esperanto por 17 aliĝintoj. Estis ankaŭ lanĉita la dulingva bulteno de la Muzeo (Português/Esperanto), kies bona akcepto stimulis la dulingvigon ankaŭ de la Homeopatia Revuo, ekde la Historia Eldono (Januaro / junio – 7-a volumo - nº 1 – 1992) kiu pritraktas la dekjariĝon de Instituto Lamasson. En 1993 ĝi publikigas la unuan dulingvan libron - (Portugale/Esperante) – Homeopatio – Populara Orientado; libro jam antaŭe eldonita en la Portugala Lingvo.

Ĝi stimulis la fondon en 1993 de Kultura Centro Esperantista de Ribeirão Preto, kiu okazigis  nenombreblajn aktivecojn kaj renkontiĝojn lokajn kaj regionajn, kun elstarigo de: 1) Je 30-a / 31-a de januaro la unua renkontiĝo de Esperanto de Ribeirão Preto, en kiu okazis la ekspozicioj: de filatelo -  Babelo estu detruita; kaj UTINESPO – Utiligo Internacia de Esperanto; 2) En la 29-a de januaro 1994 la II Renkontiĝo de Esperanto  kaj, 3) De la 25-a ĝis la 30-a de oktobro de 1999 la 3-a SERP – Esperantista Semajno de Ribeirão Preto. Ni elstarigas ke Muzeo de Homeopatio Abrahão Brickmann, fondita en 1985, havante unu el la plej grandaj kolektoj pri Homeopatio en Brazilo adoptis Esperanton kiel lingvon por internacia komunikado, fariĝante brazila referenco antaŭ la mondo.

IHFL – Homeopatia Instituto François Lamasson organizis de la 25-a ĝis la 29-a 1993 – 54-a Tutamerika Kongreso de Homeopatio – Ribeirão Preto – SP – havante kadre de siaj programeroj diversajn aktivecojn en/pri Esperanto, kalkulante kun la partopreno de Prof-ro Atilio Orellana Rojas de IEI (Internacia Esperanto-Instituto) kies sidejo estas en Nederlando. Ĉi evento estis vaste anoncita de la urbaj amaskomunikiloj per raportoj en ĵurnaloj kaj televidilo.

Pere de esperantistoj IHFL enkondukis Homeopation en Kubon; unu ties skipo vojaĝis tra Eŭropo pere de vojplano organizita kune kun esperantistoj de tiu menciita kontinento. Pere de tiu vojaĝo estis kolektitaj multaj gravaj informoj pri la naskiĝejo de Homeopatio en Germanio kaj pri ties disvolvado en Eŭropo, kio elstare riĉigis la kolekton de Muzeo Abrahão Brickmann. Tiuj okazaĵoj estas vaste raportitaj en la libro “Frio en Leipzig – A Cidade que viu nascer a Homeopatia / Calor em Ribeirão Preto – A Cidade que viu florescer a Homeopatia” (Malvarmo en Leipzig – La urbo kiu vidis la naskiĝon de Homeopatio / Varmo en Ribierão Preto – La urbo kiu vidis la floradon de Homeopatio) Eldono de Muzeo de Homeopatio Abrahão Brickmann – Ribeirão Preto – SP (2004).

En julio 1996 estis realigita la – 32-a Brazila Kongreso de Esperanto en Ribeirão Preto – sub aŭspicio de Brazila Esperanto-Ligo kaj organizita de Kultura Centro Esperantista de Ribeirão Preto. Kadre de ĝi estis realigita la filatela montro “Babelo estu Detruita” de James Rezende Piton. Ĝi konsistas el poŝtmarkoj oficiale emisiitaj de poŝtaj administrejoj el la tuta mondo rilataj al Esperanto, al Esperantista Movado aŭ al Lingvaj Aferoj, prezentante ilustritan historion de la tutmonda esperantismo. Same ĉi evento estis vaste anoncita de la urbaj amaskomunikiloj, per raportoj en ĵurnaloj kaj televido.

LEĜO Nº 8.463 - de la 25-a de majo 1999 – Enkondukas la instruadon de la lingvo Esperanto en la edukadplano de la Edukada Municipa Reto kaj aldonas aliajn antaŭzorgojn – Luiz Roberto Jabali – Municipa Urbestro.

En la 30-a /10/1999, dum la 3-a SERP estis omaĝita la urba konsilanto Antônio Carlos Morandini pro la publikigo de la Leĝo nº 8463 kies leĝodonanto estis li; en la ceremonio prelegis la Prof-ro de PUC de Campinas David Bianchini. Tiu prof-ro enkondukis oficiale Esperanton en la instru-plano de PUC de Campinas kiel unu el la lernobjektoj “Práticas de Formação”. Kadre de la 3-a SERP okazis unu semajno de eksponado de esperantaĵoj en la plej grava placo de Ribeirão Preto, en la esplanado de Teatro Petro la Dua.

LEĜO Nº 8.755 - de la18-a de aprilo 2000 – Rajtigas al la Municipa Plenuma Povo jure starigi partneriĝon kun Kultura Centro Esperantista de Ribeirão Preto, por instalado de lernoĉambroj pri Esperanto kaj aldonas aliajn antaŭzorgojn. – Luiz Roberto Jábali – Municipa Urbestro.

SEKRETARIEJO PRI EDUKADO – SKIZO DE LA PARTNERIĜA KONTRAKTO – Teksto pri partneriĝo kiun inter si starigas la Municipa Urbestraro kun Kultura Centro Esperantista de Ribeirão Preto, kun interveno de la Municipa Sekretariejo pri Edukado. La partneriĝo celis stabligi kunlaboron inter la Urbodoma Administracio kaj Kultura Centro Esperantista cele al instalado de lernoĉambroj en la Municipa Lernejo por elementa kaj meza edukado D. Luís do Amaral Mousinho, por lernantoj de la 7ª kaj 8ª elementaj lernojaroj kaj 1-a mezgrada lernojaro, celante instruadon de Esperanto dum unu jaro. – (Ribeirão Preto, la 7-an de decembro 1999). – José Antônio Pessini - Direktoro de la Departemento de Ĝenerala Admisnistracio.

En la 12-a de junio 2003 estis fondita APERP – Asocio Por Esperanto de Ribeirão Preto, kun la celo disvastigi Esperanton en la urbo kaj ĉirkaŭanta regiono.

En la 13-a kaj 14-a de septembro 2003 APERP – Asocio Por Esperanto de Ribeirão Preto realigas la XIX-an Regionan Renkontiĝon en tiu urbo. La unuajn regionajn renkontiĝojn realigis Kultura Centro Esperantista, poste la Asocio Por Esperanto de Ribeirão Preto prenis sur sin la orientado de tiuj renkontiĝoj.

Ekde marto 2004 la gazeto “Peregrino das Letras”, monata periodaĵo de la urbo Ribeirão Preto destinas regule spacon en siaj paĝoj por tekstoj pri kaj en Esperanto, krom disvastigi ĝin en sia interreta paĝaro: www.jperegrino.com.br, kie ankaŭ estas je dispono kelkaj dosieroj por elŝuto. En majo 2004 ĝi disanoncas la XXI –an Renkontiĝon de Esperanto en Sales Oliveira kaj en novembro 2004 la 25-an Renkontiĝon de Esperanto de la ŝtato San-Paŭlo en la urbo Leme.

En la 15-a de decembro 2005 “TV Clube de Ribeirão Preto (TV Bandeirantes)” faras raporton pri Esperanto en APERP – Asocio por Esperanto de Ribeirão Preto, montrata je tagmeza programo “Jornal da Clube”.

En aprilo 2003 stariĝis Departemento de Esperanto en USE – Unuiĝo de la Spiritistaj Societoj Intermunicipa de Ribeirão Preto; ekde tiam spiritisma esperantista literaturo pli intense partoprenis en la Foiro de la Spiritisma Libro, kiu ĉiujare okazas julie en Ribeirão Preto. Monata gazeto de tiu institucio “Verdade e Luz” publikigis pli ol 20 artikolojn pri Esperanto, de mezkuranta 2000 ĝis 2004.

En 13-a, 14-a kaj 15-a de oktobro 2006 okazis la – 1-a Brazila Renkontiĝo de Esperantistaj Spiritistoj – realige de Spiritisma Centro Batuíra en la ejoj de Spiritisma Sanatorio Vicente de Paulo, apogite de diversaj institucioj spiritismaj kaj ne spiritismaj.

En la Spiritisma Centro Amo kaj Karito Jesuo kaj Maria kie estis fondita, la – Spiritista Esperanto-Rondo Apostolo Paŭlo – kiu ĝis nun tie sidejas, estas realigitaj kursoj kaj semajnaj kunvenoj por spiritismaj studoj en Esperanto. Tiu grupo estas aliĝinta al Societo Lorenz ekde 1997.

Ekzistas nuntempe liberaj kursoj en la Spiritismaj Centroj:  Vicente de Paulo, Etuloj de Jesuo, Spiritisma Grupo Frateca Unuiĝo, Batuíra kaj Allan Kardec.

Nuntempe estas je dispono kursoj de Esperanto en APERP – Asocio Por Esperanto de Ribeirão Preto, en Instituto de Homeopatio François Lamasson kaj per liberaj iniciatoj de instruistoj en siaj hejmoj kaj en spiritismaj centroj.

ZEO-j (Zamenhof/Esperanto-objektoj) en Ribeirão Preto:

- Strateto Esperanto – Kvartalo Campos Elíseos.
- Strateto D-ro Zamenhof – Kvartalo Ipiranga.

Post la morto de S-ro José Pedro de Miranda, la urbokonsilanto José Antônio Corrêa Lages (li estis urbokonsilanto de 2001 ĝis 2004) prenis sur sin la respondecon destini la librojn de tiu klera homo al diversaj organizaĵoj de Ribeirão Preto, laŭ afineco de celoj. En la kazo de esperantaj libroj kaj prilingvistikaj aferoj, tiuj estis donacitaj al esperantistaj organizaĵoj de la urbo pere de la vic-delegito Neusa Priscotin Mendes. Tiu kolekto nuntempe estas ĉe APERP – Asocio Por Esperanto de Ribeirão Preto.

La teksto de Historio de Esperanto en Ribeirão Preto estis skribita en kunlaboro de membroj de APERP – Asocio Por Esperanto de Ribeirão Preto:

Neusa Priscotin Mendes (APERP), vicdelegito de UEA por Ribeirão Preto, instruistino de Esperanto.

José Roberto Ruiz honora membro de Akademio de Edukado de Ribeirão Preto.

Estis nemalhavebla kiel informanto Manoel Moacir Sisccatti, delegito de UEA por Ribeirão Preto, akademiano de ALARP – Akademio de Beletro kaj Artoj de Ribeirão Preto, instruisto de Esperanto kaj honora membro de APERP.

Aliaj konsultitaj fontoj:

Arkivoj de la Asocio Por Esperanto de Ribeirão Preto.

Eldonaĵoj de Instituto de Homeopatio François Lamasson kaj de Muzeo de Homeopatio Abrahão Brickmann de Ribeirão Preto – Arkivoj.

Publika kaj Historia Arkivo de Ribeirão Preto – Dokumentoj de José Pedro Miranda.

José Roberto Ruiz

Tradukis Esperanten: Neusa Priscotin Mendes