terça-feira, 18 de abril de 2023

MI, KRAJONO

Mia Genealogia Arbo kiel rakontita al Leonard E. Read

Mi estas lignokarba krajono — la ordinara ligna krajono konata de ĉiuj knaboj kaj knabinoj kaj adoltoj, kiuj scipovas legi kaj skribi.

Skribi estas ambaŭ mia alvokiĝo kaj mia ŝatokupo; estas ĉio, kion mi faras.

Vi eble demandos, kial mi verku genealogion. Nu, por komenci, mia rakonto estas interesa. Kaj, poste, mi estas Mistero — pli ol arbo aŭ sunsubiro aŭ eĉ fulmo. Tamen, bedaŭrinde, mi estas konsiderata de tiuj, kiuj uzas min, kvazaŭ mi estus nura akcesoraĵo, sen kunteksto kaj rakonto. Tiu ĉi abomena sinteno kondukas min al la nivelo de la ordinara loko. Ĉi tio estas speco de la grava eraro, en kiu la homaro ne povas tro longe persisti sen danĝero. Ĉar, la saĝa G. K. Chesterton observis, "Ni pereas ne pro manko de mirindaĵo, sed por ne voli la mirindaĵojn."

Mi, Krajono, kvankam mi ŝajnas simpla, meritas vian admiron kaj respekton, aserton, kiun mi klopodos pruvi. Fakte, se vi povas kompreni min - ne, tio estas tro demandi de iu ajn - se vi povas konscii pri la mirinda miraklo, kiun mi simbolas, vi povas helpi savi la liberecon tiel malfeliĉe perdata de la homaro. Mi havas profundan lecionon por instrui. Kaj mi povas instrui ĉi tiun lecionon pli bone ol aŭtomobilo aŭ aviadilo aŭ mekanika telerlavilo, ĉar — nu, ĉar mi ŝajne estas tiel simpla.

Ĉu simpla? Tamen, neniu homo en la surfaco de ĉi tiu Tero scias kiel fari min. Ĉi tio sonas mirinde, ĉu ne? Precipe, kiam oni rimarkas, ke ĉirkaŭ unu kaj duono miliardo da mia speco estas produktitaj en Usono ĉiujare.

Prenu min kaj rigardu min. Kion vi vidas? Ne multa renkontas la okulon - estas iom da ligno, verniso, la presita marko, grafita lignokarbo, iom da metalo kaj skrapgumo.

Sennombraj prapatroj

Same kiel vi ne povas dezajni vian genealogian arbon tre malproksime, tiel estas neeble al mi nomi kaj klarigi ĉiujn miajn prapatrojn. Sed mi ŝatus sugesti sufiĉe al vi pri ili por konsciigi vin pri la riĉeco kaj komplekseco de tiu, kiu antaŭas min.

Mia genealogia arbo efektive komenciĝas per unu arbo, cedro de rekta greno, kiu kreskas en nordorienta Kalifornio kaj Oregono. Nun pripensu ĉiujn segilojn kaj kamionojn kaj ŝnurojn kaj la sennombrajn aliajn ilojn uzatajn por arbo-faligado kaj ŝarĝi cedrajn ŝtipojn sur la fervoja apudrelvojo. Pensu pri ĉiuj homoj kaj la sennombraj kapabloj, kiuj kontribuis al ĝia fabrikado: la minekspluato de erco, la fabrikado de ŝtalo kaj ĝia rafinado en segiloj, hakiloj, motoroj; la kultivado de kanabo kaj alportanta ĝin tra ĉiuj fazoj por forta kaj peza ŝnuroj; la tendaro por ligna ekspluatado, kun iliaj litoj kaj manĝejoj, kaj la produktado kaj kuirado de ĉiuj manĝaĵoj. Nu, miloj kaj miloj da homoj partoprenis en la produktado de ĉiu taso da kafo, kiun trinkas arbohakistoj!

La trunkoj estas ekspeditaj al segejo en San Leandro, Kalifornio. Ĉu vi povas imagi la nombron da individuoj, kiuj faras la vagonojn, la trakojn kaj la lokomotivojn, kaj kiuj konstruas kaj instalas ĉiujn komunikajn retojn asociitajn al ili? Tiuj ĉi legioj estas inter miaj antaŭuloj.

Konsideru la segejon en San Leandro. La cedraj ŝtipoj estas tranĉitaj en malgrandaj krajon-longaj latoj malpli ol unu-kvaronon de colo en dikeco. Tiuj estas fornesekigitaj kaj poste pentritaj pro la sama kialo virinoj metas ruĵon sur siajn vizaĝojn. Homoj preferas, ke mi aspektas bela, ne pala blanko. La strioj estas vaksitaj kaj poste denove fornesekigitaj. Kiom da kapabloj devis esti bezonataj por fabriki la farbon kaj la fornojn, en la provizado de la varmego, de la lumo kaj de la energio, de la rimenoj, de la motoroj kaj ĉiuj aliaj aĵoj, kiujn segejo postulas? Ĉu balaistoj en la segejo inter miaj prapatroj? Jes, kaj inkluzivitaj estas la viroj, kiuj fabrikas la betonon por la digo de hidroelektra centralo Pacific Gas & Electric Company, kiu liveras la potencon por la segejo!

Ne neglektu la nunajn kaj forajn prapatrojn, kiuj partoprenis en la transporto tra tiu lando de la sesdek vagonoj ŝarĝitaj de lignaj strioj.

Siatempe en la krajonfabriko — 4 000 000 USD en maŝinaro kaj konstruaĵo, la tuta kapitalo akumulita de miaj ŝparemaj kaj ŝparantaj gepatroj — ĉiu lato ricevas ok kanelojn per kompleksa maŝino, post alia maŝino metas karbojn en ĉiu alia lato, aplikas gluon kaj lokas alia lato supre — karba sandviĉo, se tiel diri. Sep fratoj kaj mi estas meĥanike ĉizitaj el ĉi tiu "ligno-vinkita" sandviĉo.

Mia propra "karbo" - kiu enhavas neniun karbon - estas kompleksa. Grafito estas elfosita en Sri-Lanko. Pensu pri la ministoj kaj en tiuj, kiuj faras siajn diversajn ilojn kaj en la fabrikistoj de la paperaj sakoj, en kiuj la grafito estas ekspedita, kaj en tiuj, kiuj faras la ŝnuretojn, kiuj ŝnurligas la sakojn, kaj tiuj, kiuj ŝarĝas ilin sur ŝipoj kaj tiuj, kiuj faras la ŝipojn. Eĉ la lumturistoj helpis kun mia naskiĝo — kaj la havenpilotoj.

La grafito estas miksita kun argilo de Misisipo, en kies procezo de rafinado estas uzita amonia hidroksido. Poste aldoniĝas malsekigantaj agentoj, kiel sulfonata sebo - bestaj grasoj kemie reagis kun sulfata acido. Post trapaso de multnombraj maŝinoj, la miksaĵo finfine aperas en formo de senfinaj eltrudaĵoj — kvazaŭ elirantaj el kolbaso-muelilo —, ĝuste tranĉitaj, elsekigita kaj bakita dum kelkaj horoj je 1.000ᵒC. Por pliigi ĝian forton kaj molecon, la grafitoj estas tiam traktataj per varma miksaĵo, kiu enhavas ‘candelilla’ (Euphorbia Cerifera) vakson el Meksiko, parafinvakson kaj hidrogenitajn naturajn grasojn.

Mia cedra ligno ricevas ses tavolojn da lako. Ĉu vi konas ĉiujn lakajn ingrediencojn? Kiu pensus, ke kultivistoj de ricino kaj iliaj ricinrafinistoj estu partoj de la procezo? Sed ili estas.

Rigardu la markon. Ĉi tiu estas membraneto formita per la apliko de varmo al karbonigra pulvoro miksita kun rezinoj. Kiel vi faras rezinojn kaj bonvoli, kio estas karbonigra pulvoro? Fakte, eĉ la procezoj, per kiu lako fariĝas bela flava, implikas la kapablojn de pli da homoj ol, oni povas listigi!

Mia peceto el metalo — la metalbando — estas latuno. Pensu pri ĉiuj homoj, kiuj laboras en la minejoj de zinko kaj kupro, kaj kiuj havas la kapablon igi ĉi tiujn produktojn el la Naturo en brilaj latunaj strioj. Tiuj nigraj ringoj sur mia metalbando estas de nigraj nikeloj. Kio estas nigra nikelo, kaj en kia maniero ĝi estas aplikata? La tuta rakonto pri la kialo de la centro de mia metalbando ne havas sur ĝi nigra nikelo, por klarigi multajn paĝojn estus necese.

Tiam estas mia krono de gloro, malelegante referita en la komerco kiel "la kaŭĉuko", la parto, kiun homo uzas por forigi la erarojn, kiujn li faras kun mi. Ingredienco nomita "faktiso" estas, kio faras la forviŝadon. Ĝi estas kaŭĉuk-simila produkto farita per reagado de kolzoleo de la Nederlandaj Orienthindiaj Insuloj [Indonezio] kun sulfura klorido. Kaŭĉuko, kontraŭe al, kio oni ĝenerale pensas, taŭgas nur por doni konsistencon. Krom ĉi tiuj, ekzistas ankaŭ multaj vulkanigaj kaj akcelilaj agentoj. Pumiko venas el Italio; kaj kadmiosulfido estas la pigmento, kiu donas koloron al la "kaŭĉuko".

Neniu scias

Ĉu iu volas defii mian antaŭan aserton, ke ekzistas neniu homo sur la tero, kiu scias kiel produkti min?

Fakte, milionoj da homoj partoprenis en mia kreado, neniu el ili scias pli ol iuj aliaj. Nun, vi povas diri, ke mi troigas, kiam mi rilatigas la kolektanton de kafbero en malproksima Brazilo kaj la aliajn manĝproduktantojn aliloke en la mondo kun mia fabrikado; ke tio estas ekstrema pozicio. Mi subtenos mian aserton. Ne estas unu homo inter ĉiuj ĉi tiuj milionoj, inkluzive la prezidento de la krajona kompanio, kiu kontribuas pli ol eta, infinitezima peceto da scipovo. De la vidpunkto de scipovo, la nura diferenco inter la grafitministo en Sri-Lanko kaj la arbohakisto en Oregono estas en la speco de scipovo. Nek la ministo nek la arbohakisto povas esti ne konsideritaj same kiel la kemiisto en la fabriko aŭ la laboristo en la naftokampo - ĉar parafino estas naftoderivaĵo.

Jen miriga fakto: Nek la laboristo en la naftokampo, nek la kemiisto, nek la fosisto de grafito aŭ argilo, nek iu, kiu ekipas aŭ fabrikas la ŝipojn aŭ trajnojn aŭ kamionojn, nek tiu, kiu prizorgas la maŝinon, kiu kompletigas mian metalpeceton nek la prezidanto de la firmao plenumas siajn specifajn taskojn, ne dezirante min. Ĉiu volas min malpli, eble, ol infano en la unua klaso. Sendube estos iuj en ĉi tiu vasta homa amaso, kiuj neniam vidis krajonon aŭ scipovas ĝin uzi.  Ilia instigo estas alia krom mi. Eble estas io tia: Ĉiu el tiuj milionoj rimarkas, ke tiamaniere ili povos interŝanĝi sian etan scipovon kontraŭ la varoj kaj servoj, kiujn ili volas aŭ bezonas. Mi povas aŭ eble ne esti inter tiuj varoj.

Neniu reganta menso

Estas fakto ankoraŭ pli miriga: La foresto de reganta menso, de iu ajn, kiu diktas aŭ perforte direktas tiujn sennombrajn agojn, kiuj permesas mian ekzistadon. Neniu spuro de tia persono troveblas. Anstataŭe, ni trovas la Nevideblan Manon ĉe la laboro. Jen la mistero, al kiu mi antaŭe aludis.

Oni diris, ke "nur Dio povu krei arbon". Kial ni konsentas pri tio? Ĉu ne estus, ĉar, ni perceptas, ke ni mem ne povus fari tion? Fakte, ĉu ni povas eĉ priskribi arbon? Ni ne povas, krom en supraĵaj manieroj. Ni povas diri, ekzemple, ke certa molekula aranĝo manifestiĝu kiel arbo. Sed kia menso estas inter homoj, kiuj povus eĉ registri, kaj regi la konstantajn ŝanĝojn en molekuloj, kiuj manifestiĝas dum la vivo de arbo? Tia faraĵo estas tute nepensebla!

Mi, la krajono, estas kompleksa kombinaĵo de mirakloj: arbo, zinko, kupro, grafito ktp. Sed, al ĉi tiuj mirakloj, kiuj manifestiĝas en la Naturo, aldoniĝis eĉ pli eksterordinara miraklo: la kombinaĵo de kreaj homaj energioj - milionoj da etaj scioj, kiuj kombiniĝas, nature kaj spontanee, respondante al homaj bezonoj kaj deziroj, kaj en foresto de iu ajn huma mentoro! Ĉar nur Dio povas fari arbon, mi insistas, ke nur Dio povas fari min. Homo estas tiel nekapabla direkti ĉi tiujn milionojn da scioj, kaj igi min ekzisti, kiel kunigi molekulojn kaj krei arbon.

Ĉi-supre estas tio, kion mi aludis, kiam mi skribis: "Se vi povas konscii pri la miraklo, kiun mi simbolas, vi povos helpi savi la liberecon, kiun bedaŭrinde, la homaro estas perdonta." Do, se oni konscias, ke ĉi tiuj scioj nature, jes, aŭtomate, organizos sin en kreaj kaj produktivajn ŝablonojn en respondo al homa bezono kaj postulo - tio estas, en la foresto de registara aŭ ajna alia truda planmento - tiam oni posedos absolute esencan ingrediencon por libereco: fido al liberaj homoj. Libereco estas neebla sen ĉi tiu fido.

Ĉar la registaro estis havanta la monopolon pri krea agado kiel ekzemple la livero de la poŝtaĵon, la plej multaj individuoj kredas, ke leteroj ne povus esti liveritaj efike de homoj agantaj libere. Kaj jen la kialo: ĉiu el ĉi tiuj individuoj rekonas, ke li mem ne scias, kiel estas faritaj ĉiuj necesaj aferoj por la liverado de poŝto. Li ankaŭ rekonas, ke neniu alia individuo povus fari ĝin. Ĉi tiuj supozoj estas ĝustaj. Neniu individuo havas sufiĉe da scipovo por liveri la landan poŝton, same kiel neniu individuo havas sufiĉe da scipovo por fari krajonon. Nun, pro la manko de fido al liberaj homoj - en la nekonscio, ke milionoj da etaj "scipovoj" organiziĝus nature kaj mirakle kaj kunlaborus por kontentigi tiun ĉi neceson - tiu individuo ne povas alveni al la erara konkludo, ke tiu korespondado, povas esti liverita nur de registara projekto.

Abundo da atestoj

Se mi, la Krajono, estus la sola elemento, kiu povus atesti tion, kion viroj kaj virinoj povas plenumi, kiam ili havas la liberecon por provi, tiam tiuj, kiuj havas malmulte da fido, verŝajne pravigus. Tamen, estas abundo da atestoj; estas ĉio pri ni kaj en ĉiu mano. La livero de la korespondaĵo estas ege simpla se komparite, ekzemple, kun fabrikado de aŭto aŭ kalkulilo aŭ rikoltmaŝino aŭ muelilo aŭ dekoj da miloj da aliaj aferoj. Ĉu livero? Kial, en ĉi tiu areo, kie viroj estis lasitaj liberaj por provi, ili liveras la homan voĉon ĉirkaŭ la mondon en malpli ol unu sekundo; ... ili liveras videblan kaj moviĝantan eventon hejmen de iu ajn persono tiam, kiam ĝi estas okazanta; ili liveras 150 pasaĝerojn de Seatlo ĝis Baltimoro en malpli ol kvar horoj; ili liveras gason el Teksaso al ies forno kaj akvohejtilo en Novjorko je nekredeble malaltaj prezoj kaj sen subvencioj; ili liveras po kvar funtojn da petrolo el la Persa Golfo al nia Orienta Marbordo — duonan vojon ĉirkaŭ la mondo — kontraŭ malpli da mono ol la registaro ŝargas pro livero de letero de unu unco trans la strato!

La leciono, kiun mi devas instrui, estas jena: Lasu ĉiujn kreivajn energiojn liberaj. Simple organizu la socion, por ke ĝi agu en harmonio kun ĉi tiu leciono. Lasu la leĝan aparaton de la socio forigi ĉiujn obstaklojn kiel eble plej bone. Permesu, ke ĉi tiu krea scio fluu libere. Havu fidon, ke liberaj viroj kaj virinoj respondos al la Nevidebla Mano. Tiu fido estos konfirmita. Mi, la Krajono, malgraŭ tio, ke mi ŝajnas tiel simpla afero, oferti la miraklon de mia farado kiel ateston, ke tio estas praktika fido – tiel reala kiel la suno, la pluvo, la cedroj aŭ la bona Tero.

- Leonard E. Read

Prezidanto, FEE

decembro 1958

 

Fonto: FEE – Fondaĵo por Ekonomia Edukado – https://fee.org

Unue publikigite en The Freeman: decembro 1958.

Ĉi tiu presado: marto 2019

 

NOTO

La enhavo de ĉi tiu dokumento povas esti dividita kaj reproduktita por personaj, sciencaj aŭ pedagogiaj celoj, kaj devas inkluzivi devigajn referencojn.

Tradukis Esperanten el la Angla: José Roberto Ruiz kaj Paula Cristina Medve

 

terça-feira, 25 de fevereiro de 2020

Libro-kurso de Praktika Radiestezo


"La radiesteza diagnozo estas libera. La laboro farita per radiestezisto ne estas la sama kiel de terapiisto, ĝi estas tia, kia la laboro de fizikisto. Fizikisto, ne kuracisto, ĉi tiu estas la devizo, kiun oni devas memori kaj apliki". - Charles Brouard


Estas la rolo de la radiestezisto, sendepende de la aga areo, la detekto de la tendencoj al certaj malekvilibroj, kaj poste trovi la necesan energion por la restarigo de ekvilibro, kun solvoj, kiuj helpas ŝanĝi, modifi, mildigi aŭ korekti la harmonion.

Oni ofte aŭdas homojn paroli pri medicina radiestezo (aŭ klinika), kriminalista radiestezo, spirita radiestezo, ktp. En mia vidpunkto, nur ekzistas radiestezo, kiu povas esti aplikata al la diversaj kampoj, ĉu medicina, ĉu spirita, ĉu kriminalista ktp. Do, la profesia radiestezisto devas kompreni pri radiestezo, kaj ankaŭ pri areo aŭ areoj, en kiu li volas labori.

Sendepende de la areo por esti taksita per la Radiestezo, ĉiuj radiestezistoj devas havi minimuman bazajn kaj fundamentajn sciojn de la preciza kaj natura sciencoj – meznivela grado, kiuj ebligas la korektan pritakson, tiel ili ne estos konfuzitaj kun tiuj, kiuj subfosas kaj nigrigas la imagon de la Radiestezo kaj ĝin mistifiki.

La libro verkita de mi, konsideras tion, kion mi supre skribis, kaj nun povas esti elŝutata senpage per la suba ligilo.

Bonvolu disvatigi inter viaj geamikoj, ĉu eble. Dankon.


José Roberto Ruiz
El Brazilo

Per Esperanto!


Vi ne povus kompreni ke miaj unuaj vortoj sin ne turnas al S-ro Emile CHRISTOPHE, la fama franca radiesteza serĉisto kiu nun plubikigas esperantan tradukon de sia unua libro: “Tu seras sourcier!”, (“Estu radiesteza serĉisto!”), kaj kiu ebligis la aperon de la unua numero de tiu gazeteto.

Agrable legebla, facile komprenebla, tiu grandvalora verko kiun ĉiuj povas legi, kia ajn estas iliaj kapabloj kaj sciencaj konoj, klare raportas pri la eblaj aplikoj de RADIESTEZO en ĉiuj fakoj.

Kiu ne aŭdis pri RADIESTEZO, la aŭto percepti per la pendolo aŭ la vergeto, la radiadojn eliĝantajn el la estuloj kaj estaĵoj? Tion Emile CHRISTOPHE, kies verko ricevis arĝentan medalon en Junio 1934, de la Nacia (Franca) Societo por Kuraĝigo al Bono prezentas per metodo kiel eble plej simpla, deviganta la konon de neniu speciala scienco kiun la plejmulto ne povas akiri. Li neniun malkuraĝigas, ĉar li ja scias, pro sperto, ke persisti oni devas en tiu radiesteza fako. Li sciigas al ni ke 80% el la homoj posedas tiun mirindan perceptokapablon, tiun sesan senton, kiu permesas uzi la vergeton kaj la pendolon. Kiu provos?

Multaj. Sed, mi opinias: ne nur por kaj pro propra intereso, sed ankaŭ por la plibonigo de la Homaro. Ĉu ni ne povas opinii ke la celoj de ESPERANTO kaj de RADIESTEZO estas iomete similaj? Jes, kompreneble.

Tiu nobla celo, inda je ĉiuj neprofitamaj radiestezistoj, estos baldaŭ, parte, efektivigita en multaj landoj, dank’al “NIA KARA LINGVO”. Tiu traduko estas por ni, esperantistoj, tre grava, ĉar ĝi pruvas unufoje ankoraŭ al la spektikuloj ke vivas “NIA AFERO”; Esperanto ne estas mortinta kaj ne intencas morti...

Kaj nun, pri nia gazeteto: mi petas ĉiujn samideanojn (radiestezistojn aŭ ne – mi eĉ ne estas sperta kaj lerta radiestezisto) propagande nian revueton.

De Vi, Karaj Legantoj, dependas la estonto de nia gazeto. PROPAGANDU la gazeton kaj precipe legu la klaran kaj klerigan libron de Emile CHRISTOPHE.

Pierre DELAIRE

Direktoro-Fondinto de la gazeto.

Fonto: Radiesteza Gazeto - Internacia Esperantlingva, Organo de la Radiestezitoj kaj Radiestezito-amikoj / 1a jaro / n-o 1a / Oktobro 1937


segunda-feira, 12 de fevereiro de 2018

Tai Chi, Qi Gong, Reiki kaj Huna-Psikofilozofio

Antaŭ ol diskuti Qi Gonge Tai Chi, oni devas klare kompreni la koncepton de Qi en la ĉina kulturo. Qi en la ĉina signifas "aeron," "spiron," aŭ "potencon". Qi estas la universala forto de vivo, kiu ekzistas en ĉiuj vivantaj estaĵoj. En la japana oni nomas Ki, kiel en Reiki. En sanskrito, ĝi nomiĝas Prana-o.

Dum la naskiĝo, la bebo heredas sian Qi de siaj gepatroj. Ĉi tiu Qi nomiĝas Yuan Qi. Kiam ni kreskas, ni ricevas ĉi tiun energion de la nutraĵo - la Gu Qi. Gu Qi supreniras al la pulmo, kaj kuniĝas kun la aero por fariĝi Zhong Qi. La Zhong Qi transformiĝas en Zhen Qi-n, kiu disvastiĝas tra la korpo por nutri ĉiun organon kaj kanalon. La Zhen Qi prenas du malsamajn formojn: nutritiva Ying Qi kaj defenda Wei Qi.

Qi Gonge kaj Tai Chi estas specialaj ekzercoj destinitaj por pliigi Qi en la korpo.

Qi Gong

Ne ekzistas preciza rekordo pri, kiam Qi Gong komencis. La parola tradicio de praktikoj similaj al Qi Gong datiĝas de 10,000 jaroj. Antikvaj kreintoj de Qi Gong observis bestojn kaj naturon por inventi malsamajn arojn de ekzercoj por plibonigi Qi kaj daŭrigi vivon. Oni kalkulas, ke ekzistas 7,000 al 8,000 malsamaj aroj de ekzercoj de Qi Gong. Iuj ekzercoj de Qi Gong estas specifa al iuj malsanoj, kiel kancero de mamo, kaj Parkinsona malsano.

Tai Chi

Tai Chi estas maniero de vivo, kiu estis praktikita de la ĉinaj dum miloj da jaroj. Tai Chi konsistas el du egalaj potencoj: Jin, negativa energio, kaj Yang, pozitiva potenco. Ĉi tiuj du potencoj kontraŭstaras kaj kompletigas unu la alian. Ĉiuj demonstracioj ĉirkaŭ la mondo estas la rezultoj de la interago de Yin kaj Yang. Ĉiam estos Yin en Yang, kaj Yang en Yin. Neniam ekzistas absoluta Yin aŭ Yang. Ĉiuj ĉinaj tradiciaj artoj emfazis Yin / Yang principojn kiel rimedon por atingi la celon.

Ekzercoj de Qi Gong, kaj Tai Chi diferencas de tradiciaj fizikaj ekzercoj laŭ la sekvaj manieroj: malrapidaj, fokusaj, emfazas spiradon kaj malstreĉiĝon.

Reiki

Oni kredas, ke Reiki estas la universala energio de vivo, kiu fluas tra la terapiisto kaj alportas resanigon. La terapiisto uzas la manojn en la traktado, tuŝante aŭ ne la pacientojn, kaj ankaŭ povas trakti al la distanco. La terapiisto ne resanigas, sed agas kiel kanalo por permesi la energion de la ricevanto sintonizi la energion de la universala vivo, kaj resanigo okazas. Reiki estis disvolvita en Japanujo de Usui meze de la 1800-aj jaroj. Por iĝi praktikisto de Reiki, oni devas esti inicita aŭ agordita de Reiki Majstro. Poste oni povas resanigi per la manoj.

Apliko de Reiki, Qi Gong, kaj Tai Chi en konvencia medicino

Kiel en aliaj kompletigaj terapioj, pliaj studoj, kaj scienca esploro bezonas por pruvi la efikecon de la ekzercoj de Tai Chi, kaj ankaŭ la resanigon de Qi Gong, kaj Reiki por akcepto de la medicina komunumo. Sed kiel mi diris (Dennis A. Chu) unufoje: "La demando ne estas kiel, aŭ kial ili funkcias, sed ke ili funkcias."

Psikofilozofio Huna

La Psikofilozofio Huna estas psikofilosofika sistemo, kiu celas proponi kondiĉojn por mem-scio kaj montri vojojn por la transformo, laborante kun energio por harmoniigi niajn rilatojn, kio ajn ili estas.

La origino de Huna Psikofilozofio estas polemika koncerne la originon de homoj. Max Freedom Long diras, ke ĝi estiĝis en Egiptio kaj venis al Havajo; Serge Kahili King, kiu venis el la steloj - konstelacio de la Plejadoj al la kontinento de Mu; Leinani Melville, ke ili malsupreniris el la ĉielo, kaj ili estis la unua raso por estrabli sur la Tero, en kontinento nomita Mu, kaj James Churchward en sia libro "Perdita Kontinento de Mu-o" rakontas pri praa kontinento en la Pacifika Oceano, kiu estis loĝita de popolo per pli progresinta kaj evoluita civilizo ol la aktuala kaj dronis pro grandaj kataklismoj. Li surbazigis siajn studojn en traduko skribita sur tabuloj el argilo, kiu troviĝas en monaĥejo en Hindio. La teorio de Churchward kaj Leinani Melville estas kiuj egale plej proksime la Havaja legendoj rakontitaj en Tumuripo - la Libro de Kreo - lasita de Kahuna-oj.

Inter ili ni ankaŭ trovis la militajn artojn – lua-o, kiu estis sub la direkto de kahuna-o. Ĉi tiu kahuna-o sciis pri anatomio, precipe pri la nervo kaj muskolaj centroj. La lua-o havas similecojn kun la militaj artoj.

Sed la plej granda kontribuo de ĉi tiu popolo estas via psikologia sistemo, antaŭeniris inkluzive de la nuna tempo, kaj la uzado de la energio nomita de ili mana-o. Mana-o estas grava vorto en Polinezio, kvankam ĝi ankaŭ estas rekonita en la mondo. Mana-o estas subtila energio. Tiu energio, kiu estas la povo, estas konata en multaj kulturoj - en Ĉinio kiel chi, kiel prana en Barato, kaj en Japanio kiel ki. Por la havaianoj la mana-o amasigiĝas en la suna plexo. Mana-o fluas kaj kreas facilecon.

Fine, la disvastiĝo de ĉi tiu sistemo en rilato al la antaŭe menciita, estas ke ĝi ampleksas ĉiujn kaj iras preter ili, kompleta sistemo por labori ĉiuj de niaj interrilatoj, ĉu ili estas persona, spirita, profesia, financaj aŭ sano.

Fontoj:
- Tai Chi, Qi Gong, Reiki - Dennis A. Chu, MD - Elsevier Saunders Fizika Medicino kaj Resaniga Kliniko de Nordameriko.
- Huna - http://www.huna.org.br


terça-feira, 16 de janeiro de 2018

Monteiro Lobato kaj populara medicino


Fama brazila verkisto, Monteiro Lobato (1882 – 1948) spertis gravan historian momenton de brazila vivo. Li batalis favore al diversaj naciaj aferoj. Tamen estas malmulte konata lia kontribuado al la populara medicino. Kiam li loĝis en Vale do Paraíba (Tiam malproksime de la grandaj urbaj centroj) okazis san-problemo al lia filo. Li ne sukcesis la resanigon pere de la tiamaj kuracistoj, ĝis kiam falis en liajn manojn libro pri homeopatia terapeŭtiko. Sukcese li uzis la preskribitajn medikamentojn.

Ekde tiam li fariĝis vera kuracanto, asistante multajn homojn kaj disvastigante homeopation pere de aparta literatura maniero. Ĉefe en Barca de Gleire ni trovas leterojn kiuj mencias homeopation. Ĉi tie ni ludmaniere prezentas ilin.

Kuracisto – Temas pri atrofia rinito. Bendaŭrinde tio resanigeblas je la 18-a, 20-a jaraĝo! Sed, faru insuflaciojn pere de tiu aparato. Tio povas helpi!

Konsternita, la ge-s-roj Lobato revenas al Taubaté kune kun sia filo kaj decidas viziti sian kuzinon, kies domo frontas kontraŭ tiu de Lobato.

Kuzino – Ĉu estas vi? Bonvolu, eniri. Vi povas trinki kafon! Kiel vi fartas?

La ge-sinjoroj devas atendi ĉe la vizito-ĉambro dum hora kvarono; do li vidas sur la tablo rimarkindan libron. Instinkte li serĉas la sekcion “Nazo”. Li legas pri simptomaro kaj unu el ili estas konforma kun tiu de la rinito de Edgard.

S-ro Lobato – Ĉu tio homeopatia afero... ĉu ĝi taŭgas?

Kuzino – Provu! Estas facile, ĉu ne?

Elirinte, ili iras al apoteko.

Apotekisto – Jen via Merkurius. Estas malmultekosta!

Hejme ŝi donas la “buletojn” al sia filo Edgard absolute senfida.

S-ino Lobato – Prenu tiun... kuracilon filo!

La dozo estas pli granda ol preskribite.

Nokte, kvin pli.

S-ino Lobato – Nur tiujn lastajn...

S-ro Lobato - ... buletojn kaj fine!

Kaj en la alia tago, la miraklo…

S-ro Lobato – Dio, Purezinha, la simptomoj malaperis!!!

Okazis tamen novaĵo. Malaperis rinito, sed aperis pus-eliro ĉe la aŭdorgano.

Tiufoje Lobato kaj Purezinha pli fida kuras al kuzina domo serĉe al verdkovrila libro.

Serĉas la sekcion “Aŭdorgano”

S-ro Lobato – Vidu tie ĉe, Purezinha. La kuracilo estas Surfur. Bonvolu iri al apoteka kaj aĉetu ĝin.

S-ino Lobato – Ĉu vi havas Sulfur?

Apotekisto – Jes, s-ino Lobato, jen ĝi. Kostas 500 rejsojn.

S-ro Lobato – Trinku pli tiu kuracilon kiu via patrino aĉetis en apoteka, filo.

Monteiro Lobato mendas verdkovrilon libron kaj hejm-apotekon de Almeida Cardoso. Ĉio kostis al li 100.000 rejsojn kaj nune s-ro, kaj s-inoLobato ĉion kuracas hejme kaj ĉe la bienlaborantaro.

S-ro Lobato – Mi vere kuracas!

Monteiro Lobato famiĝas kiel magiistro kaj de la najbaraj beinetoj alvenas al li la homoj. Eĉ el la najbara municipo venas homoj serĉe de la “Magiaj Buletoj”.

Barca de Gleire

Letero 231

São Paulo, 15/1913

Teca

La blatcido kiun mi uzis nomiĝis kammeyager. Mi ne trovis ĝin; pro tio mi sendas alian, kiun oni konsideras tiel efika, kiel ĝi. Oni povas ĝin aĉeti de la magazeno L. de Sousa - Largo do Rosário.

Oni donas la kamomilon je dozoj po 4 ĝis 6 globetoj ĉiuduhore aŭ ciŭtrihore ĉe la unuaj simptomoj de ia ajn malsano. Ĝi estas ĝenerala kaj komenca kuracrimedo kiam oni ne povas difini la malsanon. Kontraŭ blatoj multe efikas borakso aŭ bora acido miksita kun sukero, kiu ai la blatoj tre plaĉos.

Tie okazas nenia novajo krom la malnova pluveto kiu etemioas.

Ĝis, kison en la nevino kaj salutojn de la mastredzino.

Juca

Letero 332

1915 (Probable)

Teca

Purezinha sendis ai vi maiz bulojn ai kiuj mi aldonis ovojn de nigra Orpington por  kovado, se eble, aŭ por manĝi. Mi ankaŭ metis en la skatolon fumaĵitan porkaĵon  sed mi ne scias je kiaj kondiĉoj ĝi alvenos tien, mi bedaŭros se ĝi putros ĉar ĝi estas  tre bongusta. La brikoj el krudsukero estas elpensaĵo de Marta por Gulnara. Guilherme ankaŭ kunportis por Gonaia multegon da "donacoj" kiun mi devas meti en la skatolon: kokosetoj de jeriva kaj milo da aĵoj, kiuj mi ŝajnigis enskatoligis. Valoras ja la bona intenco. Rangel, tre malsana, alvenis al São Paulo cele al kuracado kaj mi rekomendis Murtinho Nobre. Se li bezonos vian rekomendon, bonvolu prezenti al Heitor klarigon pri Godotredo Rangel kaj peti al Heitoria leteron se li interrilatas kun Murtinho. Ĝis. Mia kapo estas pezanta pro stulteco.

Juca

Letero 433

Buquira, 17/07/1917

Teca

Vi skribis ai mi antaŭ kelkaj tagoj raportante pri ia dua livero de fraĵoj kaj tio venigis akvon en niajn buŝojn. Venu la fraĵoj se restas ankoraŭ kelkaj, ĉar al mi plaĉas fraĵoj samkiel al Rodrigo ruĝ-kapaj formikoj. Mi ankoraŭ ne decidis pri la vendado de la bieno; per leteroj ni estas diskutantaj pri la prezo; se okazos konsento mi vendos ĝin. Kaj mi vendos por pagi miajn famajn ŝuldojn kaj ĝuj la plezuron altigi la kapon. Hodiaŭ Janzinha, Eugênia kaj la infanaro pasigas la dimanĉon ĉe la urbeto. Vidu kiel feliĉa estas la vivado ĉe la kampo!

Ĉu vi estas vidanta Eduardo? Laŭ la leteroj li ne bonfartas; la kalkano de unu kaj la aŭdorgano de alia; Eugênia kaj Dolores iom suferas. Por mi kaj mia familio tiom daŭras la feliĉo, ke mi timas la subitan gravan maisanon. La gravega rinito de Edgard, kiu nur resaniĝus post longa tempo, je la âgo de 20 jaroj, forigis per 10 kemoj de homeopatio. Tiel la grandaj malbonaĵoj alvenintaj en nia hejmo abortas je negravaj aĵetoj. Mi estas sekvanta la agadon de Heitor de parlamentejo. Ĉu li estas pli kontenta nun?

Salutojn al H. kaj G. (diru al H., ke ĉe Camilo mi trovis alian Gulnara).

Pureza ire saŭdadas.

Juca

Fonto: Muzeo de Homeopatio Abrahão Brickmann


terça-feira, 24 de outubro de 2017

Komparo de Vaastu Shastra kaj Feng-Shui

Estas imperativo, ke la du konataj metodoj de orienta dezajno - Fengŝui (*) (Ĉinio) kaj Vaastuŝastra (*) (Hindujo) estas komprenitaj en taŭga perspektivo, ĉar ambaŭ disciplinoj difinas la rilaton inter homo kaj kosmo.


En la ĉina lingvo Feng signifas venton kaj Ŝui signifas akvon, tiel implicante, ke la tekniko ampleksas la ekvilibron inter la kosma elemento “akvo” kaj kosma kvalito "vento" en sistemo por atingi harmonion kun la kosmaj fortoj. Fengŝui kaj Vaastuŝastra ambaŭ celis forigi obstrukcojn tiel, ke la energio povas flui libere tio, kio kreas median harmonion.

Fengŝui estas scienco, kiu entenas astronomion, geografion, medion, magnetajn kampojn kaj fizikon. Fengŝui ne estas religio aŭ superstiĉo – la moderna scienco pruvis esti kompleksa matematika sistemo. Vaastuŝastra havas difininitajn definojn - Vaastu signifas loĝejon aŭ domo kaj Ŝastra signifas sciencon aŭ teknologio, tio estas, ĝi estas la scienca metodo de konstruado de domoj.

Vaastu estas unu el la plej malnovaj sciencoj de arkitekturo kaj havas specifajn regulojn, regularoj kaj gvidlinioj, establitaj de saĝaj homoj de la vedaj tempoj. Por la nuna socio estas la ampleksa kaj evoluigita filozofio de konstruaĵo. Laŭ Vaastu direktoj, lokoj, formoj kaj internoj estas la ĉefaj aspektoj de la konstruaĵo dezajno.

Vaastuŝastra konsideras, ke domo estas viva animo enhavanta prana. La Fengŝui skriboj indikas akvon, fajron, lignon, oron kaj teron kiel la kvin bazaj elementoj formante la tutan universon kun vento kiel la speciala kvalito atingebla per tiuj elementoj.

La Vaastuŝastraj Skriboj substrekas, ke ĉiu vivanta kaj ne-vivanta ento, rilate al la tuta mondo, estas kreita el la Panch-Maha-Bhutas - tero, akvo, fajro, vento kaj etero. La "Etero" estas konsiderata la plej grava elemento en ĉi tiu sistemo, ĉar ĉiuj eblaj transformoj de ĉiu elemento al alia devas esti kondukitaj nur per Akashtatva. Vaastuŝastra havas propran Vaastu-Ĉakra Sistemo, kiu estas uzata kune kun Astrologio; Astronomio kaj Yogaŝastra por la selektado de la loko, kaj magneta kompaso determinas la direktan aspekton. Interese, ambaŭ sistemoj usas la Nordosuda (NS) por orienti la strukturon.

Fengŝui konsideras la tero, kiu havas duberuĝan aŭ dubeflavan grundon kiel bona geomancia lando. Vaastuŝastra konsideras landon kun bunta blanka kaj flava tero pro la konstruado de domo. La ruĝa grundo estas tolerata de Vaastuŝastra, sed loko kun nigra grundo ne estas favora por konstrui, ĉar tia lando estas inklina al problemoj pro akvo - media polucio. Fenŝhui insistas, ke akvon devas flui antaŭ la ĉefa enirejo de la domo. Ne estas prefera direkto de akvofluo jam, ke Fengŝui permesas la lokigon de la ĉefa enirejo en iu ajn direkto, dependante de la jaro de naskiĝo de la posedanto de la domo. Vaastuŝastra, aliflanke konsideras la fluo de akvo je la direkto al Nordorienta (NE) direkto, kiel utila faktoro por Vaastu kun luna formo (Chandrakar) Nordorienta (NE), direkta fluo kiel indikilo por kadro kaj prospero.
  


Granda diferenco en ambaŭ temoj rilatas al la direkto de la malfermoj de la ventumilo. Fengŝui konsideras Nordo (N) kiel malbona kaj preferas la Sudan (S) direkton por malfermoj de fenestro. Kontraste Vaastuŝastra diras, ke la pozicio de la fenestroj devu esti en la Nordoriento (NE) aŭ nur en Nordorientaj (NE) direktoj. Fengŝui klopodas provizi al la familioj protekto kontraŭ flava polvo kaj sablo, ke la ĉina kontinento ricevas de la dezertoj situaciita ĉe Norda limo (N) de tiu lando. Vaastuŝastra sekvas la scienca logiko, kiam da elekto de la direktoj de la fenestro, en la senco de tiu, kiu konsideras la bonajn efektojn de la matena sunlumo.

La lokalizo kaj projekto de la ĉambro en Fengŝui estas bazitaj sur la tradicia krado Le-Shu de naŭ kvadratoj, kiu atribuas malsamajn direktojn. En Vaastuŝastra la lokalizo de la ĉambroj estas determinata en la Vastu Purush Mandal, konsistante de naŭ kvadratoj influitaj de la suna vojaĝo en ĝiaj diversaj fazoj. Ekzistas ankaŭ diferencoj inter la du antikvaj artoj. En Vaastuŝastro, norda direkto estas ĝenerale konsiderita aŭspicia, ĉar estas konsiderita kiel fonto de magneta energio. La orienta direkto ankaŭ estas konsiderita aŭspicia, ĉar tiu direkto estas la fonto de la suna energio (suno). Kontraste, en Fengŝui, norda direkto estas ĝenerale konsiderata kiel malaŭspicia. Tio estas, ĉar en Ĉinio, la norda direkto estas, kie la sabloj kaj la malvarmaj ventoj de Mongolio blovas. En Fengŝui, la sudo kaj la sudorienta direkto estas ĝenerale konsiderita aŭspicia, ĉar la varmego de la suno povas esti sentata de ĉi tiuj direktoj.

Pro la diferencoj en iliaj filozofioj, ekzistas ankaŭ gravaj diferencoj en siaj praktikoj. En Vaastuŝastro, la forno de la kuirejo normale devas esti metita dekstren, dum la lavujo devas esti metita maldekstren. En Fengŝui, la baza principo de la kuireja forno kaj lavujo estas, ke ili ne devus esti unuj kontraŭ la alia. Cetere, en Vaastuŝastro, dormi kun la kapo en la Suda aŭ Orientaj direktoj estas konsiderata aŭspicia, dum en la Fengŝui, la direkto de dormo devas ĝenerale esti laŭ la aŭspiciaj direktoj de la persono. En Vaastuŝastro, grandaj aŭ pezaj meblaroj kiel sofo, televido, radio, ktp., devas esti metitaj en la sudon aŭ okcidentan direkton de la domo. Ĉi tio lasos pli da spaco en la Nordo kaj Orienta regiono - konsiderita aŭspicia. En Fengŝui, ĉi tiuj mebloj devas esti metitaj en la Norda sektoro, rekte antaŭ la Suda aŭspicia sektoro.

La tutmonda interrilato certigis, ke ĉio, ekde ŝuoj ĝis robo kaj televidprogramoj, estis faritaj havebla al hindaj hejmaj de fremdaj landoj. Kune kun konsumaj produktoj kaj aliaj servoj, ekzistis ankaŭ kulturaj influoj interŝanĝataj/dividitaj inter kontinentoj. Ne mirinde do, ke Fengŝui laŭiris la vojon al Hindujo.

Kiam Fengŝui venis al Hindujo, estis tiuj, kiuj tuj kaptis lin, pli pro la sorĉo ol la vera aŭtenteco malantaŭ la scienco. Persista komerco kaŭzis, ke Fengŝui disvastigis sian konscion inter pli granda publiko. Kaj kun tio venis multaj miskomprenoj, mitoj, falsaj kredoj superregante pro ĉiu konstruante Fengŝui laŭ via perspektivo. En Hindujo, la Fengŝui tuj estis komparita kun Vaastuŝastro. Du sciencoj, jarcentoj malnovaj, ili estis komparitaj per siaj avantaĝoj kaj malavantaĝoj, de personoj, kiuj ne sciis bone la sciencojn. La rezulto, kompreneble, ne estis konkludiga ... Ambaŭ Vaastu kaj Fengŝui estas antikvaj sciencoj de Hindujo kaj Ĉinio, respektive, kaj provas atingi la komunan celon harmoniigi la naturon kun la vivantoj. La celo estas la sama, kvankam la metodo estas malsama. La scienco temas preskaŭ pri la sama, kvankam malsama aplikado.

Vaastu signifas la loĝejo aŭ hejmo kaj Ŝastro signifas la teknologion aŭ metodon. Tiel, Vaastuŝastro tradukas la metodon aŭ mekanismon por konstrui (bonan) domon kaj donas la gvidliniojn por fari favoran loĝejon. Vaastuŝastro estas kutime aplikata en limigita premiso, tiel estas: domo, konstruaĵo, butiko, fabriko, ktp. La ĉefa celo de la apliko de Ŝastro estas krei ekvilibron inter la konsiderata loko kaj la ekstera medio. Vaastuŝastro en la hinduja kunteksto estas grava kiam de la konstruado. Oni kredas, ke se domo estas konstruita laŭ la Ŝastro, tiam tiu aparta domo neniam alfronti seriozajn problemojn de sano kaj mono kaj familianoj vivos harmonie. La TEMPO aŭ la LOĜANTO ne limas Vaastuŝastron. Tio signifas, ke Vaastu-principoj povas esti aplikataj, kiam ajn aŭ en ajna jaro por ajna persono, kiu vivas en iu loko en la sama normigita maniero. (Ĉu tio signifas, ke ĉiuj loĝantoj de konstruaĵo konstruita laŭ la principoj de Vaastu ricevas saman sorton?)

Ankaŭ Fengŝui celas atingi tiun ekvilibron inter la ekstera medio kaj la "vivo". La diferenco estas, ke Fengŝui estas farita ne nur en la "hejmo", sed ĝi ankaŭ estas por ĉiuj individuoj, kiuj vivas en tiu loko. Estas tre facile noti, ke ne ĉiuj homoj vivantaj sub la sama tegmento farita de Vaastu profitigas sin de la sama grado de avantaĝoj. Tie estas, kie la principoj de Fengŝui povas esti aplikitaj al individuoj, kiuj vivas kun ĉi tiu kondiĉo. Fengŝui korpigas la tempan faktoron kaj, sekve, kun la ŝanĝo de tempoj, la "rekomendoj" faritaj de konsultisto de Fengŝui ankaŭ ŝanĝus depende de la periodo, en kiu la principoj estas aplikitaj. Fengŝui ankaŭ konsideras la personon, pri kiu la "rekomendoj" estas estantaj aplikitaj, kaj denove la "rekomendoj" eble povas varii de individuo al individuo je certa loko kaj certa tempo.

La Vaastu estas kutime rigida koncerne al la naturo kaj ĝiaj reguloj. Fengŝui proponas fleksebleco laŭ la manieroj pot resanigi malharmoniojn inter naturo kaj la individua aŭ malpligrandigi negativajn efikojn. Ambaŭ sciencoj necesas esti komprenita je larĝa perspektivo antaŭ ol decidi, kio estas la plej bona elekto por vi.

Dum la debato Vaastu - Fengŝui povas interesi iuj, oni observas, ke la principoj regitaj en tiuj sciencoj devas labori, kaj ĉiam laboras, sendepende de la kredo de la individuoj en tiuj sciencoj. Estus mirinde, se seriozaj profesiistoj povis vicigi tiujn sciencojn kaj integri ilin kiel kunmetita scienco por la bono de la moderna generacio.

Ambaŭ sciencoj, kun jarcentoj de historio, estis viktimoj de superstiĉoj, falsaj interpretoj de la fundamentaj principoj (precipe de la tiel nomataj praktikantoj) kaj estis pli uzataj en "oportuneco" ol en iliaj veraj spiritoj.

La ĉefa diferenco estas, ke parto de la teorio de la Fengŝui estas bazita sur regiona zorgo, ke sabloŝtormoj, blovanta de la nordo, faris nordan enirejon al la hejmo neakceptebla, dum Vaastu favoras la enirojn en la nordo kaj oriento. Vaastu baziĝas sur scienco. Fengŝui estas bazita sur konsideroj de lokaj geografioj kaj tradicioj. Ambaŭ uzas la kvin elementojn; tamen, Vastu uzas teron, akvon, fajron, aeron kaj spacon; dum Fengŝui anstataŭas la teron kaj la spacon por ligno kaj metalo.


(*) Noto: Por simpleco mi anstataŭtigis la vortojn Vaastu Shastra kaj Feng-Shui por vaastuŝastra kaj fengŝui respektive en la teksto.

segunda-feira, 2 de outubro de 2017

Pri la Fundamento



Esperanta/Portugala

Enhavo

1. Enkonduko
2. Antaŭparolo
3. Gramatiko
4. Ekzercaro de la lingvo internacia «Esperanto»
5. Solvoj
6. Vortareto – Esperanta/Portugala

1. Enkonduko

"Pri La Fundamento" estas kurso kies ĉefa celo estas konatigi vin kun la plej grava dokumento de la lingvo Esperanto, nome la Fundamento de Esperanto.
"Sobre o Fundamento” é um curso cuja principal finalidade é te familiarizar com o documento mais importante da língua Esperanto, de nome Fundamento de Esperanto.

Estas ĉiam risko ke lingvo, kiu estas uzata en ĉiuj mondopartoj, disiĝas en malsamajn dialektojn. Krome, ekzistas tiaj homoj, kiuj konstante volas fari ŝanĝojn en "planlingvo" kiel Esperanto. Tiaj ŝanĝproponoj riskas rezultigi senfinajn diskutojn malstabiligon de la lingvo.
Há sempre o risco de que a língua que é usada em todas as partes do mundo se desmembre em diferentes dialetos. Além disso, existem pessoas que querem constantemente fazer mudanças em uma "língua planejada" como o Esperanto. Tais propostas de mudança correm o risco de resultar em discussões sem fim ou até mesmo desestabilização da língua.

Por eviti aperon de dialektoj, subitajn ŝanĝojn en la lingvo kaj kverelojn ĉirkaŭ ĝi, Zamenhof en 1905 prezentis la libron Fundamento de Esperanto. Tiu dokumento multe helpis kaj daŭre helpas al kreado de stabila kaj harmonia evoluo de "Lingvo Internacia".
Para evitar o aparecimento de dialetos, mudanças súbitas na língua e querelas em torno dela, Zamenhof em 1905 apresentou o livro Fundamento de Esperanto. Esse documento muito ajudou e continuamente ajuda a criação de uma evolução estável e harmônica da "Língua Internacional".

En la antaŭparolo de la verko, Zamenhof skribas: "... la «Fundamento de Esperanto» devas troviĝi en la manoj de ĉiu bona esperantisto kiel konstanta gvida dokumento ...". En la realo tamen ne estas tiel ke ĉiu esperantisto tralegis la Fundamenton, scias pri ties ekzisto! Sed, ni opinias ke estus tre bone se ĉiu uzanto de lernu!, kiu serioze aliras Esperanton, scius pri la Fundamento kaj konus la plej gravajn partojn de ĝi. Pro tio, tiu ĉi kurso.
No prefácio da obra, Zamenhof escreve: "... o «Fundamento de Esperanto» deve se encontrar nas mãos de todo bom esperantista como um constante documento guia ...". Na realidade não é, entretanto, de tal modo que todo esperantista leu todo o Fundamento, ou até mesmo sabe de sua existência! Mas nós opinamos que seria muito bom se todo usuário de lernu! que se aproxima do Esperanto com seriedade soubesse sobre o Fundamento e conhecesse as partes mais importantes dele. Por causa disso, este curso.

Respekton al vi kaj al la Fundamento!

Fonto: Lernu.net